Ekzerco 15.1

El La bona lingvo
Revizio de 23:07, 29 Feb. 2020 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al ĉapitro 15-a <hr> <br> ''Verku frazon kompreblan eĉ de mongola aŭ tibeta komencanto pei ĉiu el la ĉi-subaj esprimoj:'' '''IZOLECO'''<br> :'''''ebura turo''...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Verku frazon kompreblan eĉ de mongola aŭ tibeta komencanto pei ĉiu el la ĉi-subaj esprimoj:


IZOLECO

ebura turo = izolita loko, loko de izoliĝo (ĝenerale dirata pri intelektuloj, kiuj ne okupiĝas pri la vera mondo. La esprimo venas el la Biblio, sed estas uzata en eŭropaj lingvoj).

KONFUZO

bordelo (en la senco de 'konfuzo, ĥaoso, malordo, sendisciplino) = konfuzo, malordo, ktp. laŭ la senco en la unuopa okazo. (almenaŭ itala)

KONTRAŬADO

advokato de la diablo = iu, kiu principe kontraŭas, kontraŭanto (eŭrop-katolika)

LUMO

ne metu vian lampon sub grenmezurilon= ne kaŝu vian scion de aliaj homoj/ne lasu aliajn homojn en ignoro (el la Evangelio)

MALBONHUMORO

iu havas kazon de la lundoj = el la usona 'someone has a case of the Mondays! = Iu havas lundan malsanon, aŭ Iu (ĉi tie) grumblemas pro lundo, tago de re-ek-elboro.

MALFACILO/MALEBLO

estas pli facile por kamelo/elefanto iri tra kudril-truo, ol ke io okazos = estas absolute maleble, ke io okazos
(rŭtops dirmsniero baziĝanta sur la kristana Evangelio)
grimpi sur spegulo = Ĉerpi akvon per kribrilo.; Batadi la venton. (fari ion maleblan)

MALŜPARADO

ĵeti monon tra la fenestro = malŝparegi
(dirmaniero en kelkaj eŭropaj lingvoj)

Li havas truon en la manplato = Li malŝparegas.

MENSOGO

blanka mensogo = bonintenca mensogo
ruĝa mensogo = kompleta mensogo, vera mensogo

MIELMONATO

post-geedziĝaj semajnoj

MOŜTULO

bonz-o (en la senco de 'moŝtul-o') = moŝtulo (germana)

PERFIDO

kvina kolono = organizaĵo, ĉefe armea, pli malpli neformala, kiu agas kaŝe en lando aŭ urbo por subteni la invadontan malamikon. (la esprimo naskiĝis dum la hispana civitana milito, kiam 4 armeaj kolonoj estis atakontaj Madridon kaj la generalo de la atakonta armeo parolis pri supozata 'kvina kolono' interne de la urbo mem, kiu favorus la invadon) (nun la esprimo estas uzata en ĉiuj kampoj, ankaŭ politika, socia, ktp.)

RESPEKTO, ADMIRO

(levi/forpreni sian) ĉapelon (antaŭ iu)! = admire saluti iun = respekte/ admire depreni de si la ĉapelon, respekte/admire saluti [okcidentanoj salutis sin per levado/forprendo de sia ĉapelo]

REZIGNADO

enĵeti la bantukon (en la senco der 'kapitulaci') = kapitulaci, rezigni [La esprimo venas el la angla "throw in the towel" aŭ similaj nacilingvaj esprimoj uzataj dum boksado]

SENFINA LABORO\

Sizifa laboro = senfina laboro (laŭ la greka mitaro Sizifo, reĝo de Korinto, pro malbonaj agoj dum la vivo estis kondamnita en la transmondo ruli ŝtonojn al la pinto de monto, de kiu la ŝtono daŭre refalis al la bazo de la monto)

SENVALORECO

esti la kvina rado de ĉaro = esti senutila, superflua
(el kelkaj eŭropaj lingvoj)
akvo-lento = sensignifa persono, senpova homo (el la vjetnama)


TIMO

Ja la timema homo supozas serpento ankaŭ la vualkukon farĉitan per muelita dolĉa papavo. = La timema homo supozas serpento ankaŭ longforman kukon. (hungara diro)


PLURAJ ESPRIMOJ PRI PLURAJ TEMOJ

da A ĝis Z = tute, de la komenco ĝis la fino ( de la unua ĝis la lasta litero de la latina alfabeto)
disigi alcionojn/sovaĝajn anserojn = disigi fidelan/amantan paron (el la vjetnama)
engluti sian fierecon = bridi/subpremi sian fierecon. (el eŭropaj lingvoj)
familio de broĉoj kaj bendoj = nobela familio (el la vjetnama)
freŝa menso/freŝa kapo = ripoziĝinta menso/kapo: ekzemple fari ion ĉe freŝa menso/kapo en la mateno.
havi skeleton en la ŝranko = havi kaŝindan sekreton (En la vivo de ĉiuj estas malbelaj agadoj, kiujn oni kaŝas de la mondo).
imposta paradizo = impost-evita lando, mild-imposta lando
(jen) hoko en la ezoko [en la senco 'jen la problemo'] = jen problemo [Temas evidente pri erara uzo de la proverbo "ankoraŭ ne estas la ezoko sur la hoko", kies senco estas klara: 'ni ne finfaris nian laboron']