Ekzerco 16.1.

El La bona lingvo
Revizio de 20:57, 27 Apr. 2020 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al ĉapitro 16-a <hr> <br> ''Bonvolu enmeti la ĝustan pronomon.'' Ŝi lavas ... Unu virino lavas la propran korpon. Ŝi vidas .... patrinon. Unu virino vidas la p...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Bonvolu enmeti la ĝustan pronomon.

Ŝi lavas ... Unu virino lavas la propran korpon.

Ŝi vidas .... patrinon. Unu virino vidas la patrinon de alia virino.

Ŝi vidas .... patrinon. Unu virino vidas la propran patrinon.

La virino serĉas .... filon. La virino serĉas la filon de alia virino.

La virino serĉas .... filon. La virino serĉas la propran filon.

Li lavas ... Unu viro lavas alian viron.

Li lavas ... Unu viro lavas la propran korpon. Li kaj sin montras la saman personon.

Li vidas .... patrinon. Unu viro vidas la patrinon de alia viro.

Li vidas .... patrinon. Unu viro vidas la propran patrinon.

La viro vundis ... La viro vundis la propran korpon.

Ĝi lavas ... Unu besto lavas alian beston (aŭ aĵon).

Ĝi lavas ... Unu besto lavas la propran korpon. Ĝi kaj sin montras la saman beston.

Ĝi vidas ... patrinon. Unu besto vidas la patrinon de alia besto.

Ĝi vidas .... patrinon. Unu besto vidas la propran patrinon.

La hundo ludas per sia pilko. La hundo ludas per la propra pilko.

Ili lavas .... Unu grupo de personoj aŭ bestoj lavas alian grupon.

Ili lavas ... Unu grupo lavas la proprajn korpojn. Ili kaj sin montras la saman grupon.

Ili vidas ..... patrinon. Unu grupo vidas la patrinon de alia grupo.

Ili vidas .... patrinon. Unu grupo vidas la propran patrinon.

La naĝintoj ne trovas ...... vestaĵojn. La naĝintoj ne trovas la proprajn vestaĵojn.

Karlo lavas ... Karlo lavas alian viron.

Karlo lavas ... Karlo lavas la propran korpon.

Karlo lavas .... infanon. La infano apartenas al alia viro ol Karlo.

Karlo lavas ....infanon. La infano apartenas al Karlo.

Oni ne forgesas facile ... unuan amon.

Ŝi kombas al .. la harojn per arĝenta kombilo

La malfeliĉa infano forkuris kaj kaŝis ... en la plej proksima arbaro.

Sur tiuj ĉi vastaj kaj herboriĉaj kampoj paŝtas ... grandaj brutaroj.

En tiuj ĉi boteletoj ... trovas diversaj acidoj.

Sur la arbo ... trovis multe da birdoj.

Ŝi nomis ŝin ... filino.

Niaj fratoj eliris kun la gastoj el ... domo [= la domo de niaj fratoj] kaj akompanis ilin ĝis ilia domo [= la domo de la gastoj].

Ŝi edziniĝis kun ... kuzo.

Ŝi rakontis al li .... tutan aventuron. La aventuro estis de la virino.

Ŝteliston neniu lasas en .... domon.

Grandega hundo metis sur min .... antaŭan piedegon.

El ĉiuj .... fratoj Antono estas la malplej saĝa.