Ekzerco 17.1

El La bona lingvo
Revizio de 21:47, 27 Apr. 2020 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* rfeiru al ĉapitro 17-a <hr> <br> '''Tamaro de Kartvelujo''' ''(artikolo mallongigita kaj adaptita el la teksto en Vikipedio)'' Ekzerco: enmetu en la spacojn la posed...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



Tamaro de Kartvelujo

(artikolo mallongigita kaj adaptita el la teksto en Vikipedio)

Ekzerco: enmetu en la spacojn la posedajn pronomojn ŝia aŭ sia (foje eventuale lia aŭ ĝia) kun la ĝustaj finaĵoj.

Tamaro de Kartvelujo (1160-1213) თამარი "Tamar" estis mezepoka reĝino de Kartvelujo. .... regado daŭris de 1184 ĝis 1213, kaj estas konsiderata “ora periodo” kiam la kartvela regno havis .... plej grandan disvastiĝon (ĝi superregis la tutan Kaŭkazon) kaj florantan kulturon.

Tamaro estis proklamita heredonto kaj kunreganto de .... patro la reĝo Georgo III en 1178, sed ŝi alfrontis seriozan kontraŭstaron de la aristokrataro tuj post .... morto. Tamen, Tamaro sukcesis superi la opozicion kaj komencis viglan eksteran politikon. Kun la apogo de potenca armea elito, Tamaro povis konstrui, sur la sukcesoj de .... antaŭuloj, imperion kiu regadis Kaŭkazon ĝis .... falo pro la mongolaj atakoj du jardekojn post .... morto.

La rilato de Tamaro kun tiu periodo de politika kaj kultura reviviĝo, kune kun .... rolo kiel ina reganto, kondukis al .... idealigo kaj romantikigo. Ŝi restas grava simbolo en la kartvela popola kulturo kaj estis ankaŭ sanktigita de la kartvela eklezio.

[bildo ne aperanta ĉi tie]

La reĝino Tamaro kaj .... patro Georgo III (restaŭrita murpentraĵo de la monaĥejo Betanio)

Kiam Tamaro estis juna, .... patro Georgo III devis fronti ribelan frakcion inter la nobelaro, kiu intencis eltronigi lin favore al .... nevo. Georgo sukcesis subpremi la ribelon kaj komencis perfortan kampanjon kontraŭ la defiaj aristokrataj familioj. Poste li vokis Tamaron partopreni kun li en la regado kaj kronis ŝin kiel kunreganton en 1178. Per tiu ago, la reĝo provis malhelpi ajnan disputon post .... morto kaj rajtigi al .... posteuloj teni la tronon de Kartvelujo. Samtempe li suprenigis virojn el la nenobelaj klasoj por teni la aristokrataron for de la centra potenco.

Dum ses jaroj, Tamaro estis kunreganto kun …. patro. Kiam li mortis en 1184, ŝi pluregis sola kaj estis kronita duan fojon. Ŝi heredis sufiĉe fortan regnon, tamen estis konsiderinda kontraŭstaro al .... surtroniĝo. Tio estis reago parte kontraŭ la subpremaj politikoj de .... patro, sed krome pro .... ineco oni perceptis ŝajnan malforton.

Ĉar Kartvelujo neniam antaŭe havis inan reganton, parto de la aristokrataro pridubis la laŭleĝecon de Tamaro, dum aliaj provis ekspluati .... junecon kaj supozatan malforton por postuli pli grandan aŭtonomecon por si mem. La vigla agado de la influhava onklino de Tamaro, la reĝino Rusudan, kaj de la kartvela patriarko Miĥaelo IV Mirianisdze estis decidaj por pravigi la rajton de Tamaro je la trono. Tamen, la juna reĝino plurmaniere estis devigata cedi al la aristokrataro. Ŝi devis rekompenci la Patriarkon nomumante lin kanceliero, tiel lokante lin ĉe la pinto de la eklezia kaj laika hierarĥioj.

Tamaro estis devigata cedi al postuloj forigi funkciulojn elektitajn de .... patro, precipe tiujn de nenobela deveno. Ŝi ankaŭ ne sukcesis superi aliajn provojn limigi .... povojn. Krome ŝi devis akcepti edzon truditan al ŝi de la nobelaro. Laŭ la tiutempaj ideoj, estis necese ke ŝi edziniĝu por doni gvidanton al la armeo, kaj por ke ŝi produktu heredonton. La nobeloj elektis la princon Jurij, kaj tiu elekto estis aprobita ankaŭ de .... onklino Rusudan. La princo venis al Kartvelujo por edziĝi kun la reĝino en 1185. Jurij montriĝis kapabla soldato, sed li havis malfacilan personecon kaj baldaŭ venis en konflikton kun .... edzino. La streĉaj rilatoj inter la geedzoj estis reflekto de akra lukto inter partioj en la kortego, kie Tamaro ĉiam pli forte asertis .... rajtojn kiel reganta reĝino. Post la morto de la patriarko kaj kanceliero Miĥaelo, la reĝino nomumis .... propran subtenanton, Anton Glonistavisdze, kiel kancelieron. Ŝi promociis ankaŭ aliajn lojalajn nobelojn, tiel iom post iom fortigante .... propran pozicion.

En 1187, Tamaro persvadis la nobelan konsilantaron aprobi .... eksgeedziĝon. .... eksedzo Jurij faris du provojn pri puĉo, kun la helpo de kelkaj kartvelaj aristokratoj, kiuj esperis limigi la kreskantan potencon de Tamaro. Tiuj provoj malsukcesis. Tamaro mem elektis .... duan edzon. Li estis la princo Davido Soslan, kapabla armea komandanto kaj grava subtenanto de Tamaro. Tamaro kaj Davido havis du infanojn. En 1191 la reĝino naskis filon, Georgon, la estontan reĝon Georgo IV. .... filino, Rusudan, estis naskita ĉ. 1193. Ŝi postsekvos .... fraton kiel reganto de Kartvelujo.

Firmiginte .... pozicion, kaj trovinte fidindajn subtenantojn, Tamaro daŭrigis la sukcesan politikon de ekstera disvastiĝo komencitan de .... antaŭuloj. Iom post iom Kartvelujo konkeris la tutan regionon, kaj komercado, tributoj kaj milito-rabaĵoj alportis riĉaĵojn al la regno kaj kortego. Ekzistas diraĵo, laŭ kiu “la kamparanoj vivis kiel nobeloj, la nobeloj kiel princoj, kaj la princoj kiel reĝoj”.

Tamaro postvivis .... edzon, Davidon Soslan, kaj antaŭ .... propra morto ŝi kronis .... filon, Georgon, kiel kunreganton. Post .... morto ekestis legendoj pri la loko de .... entombigo: laŭ unu versio, .... restaĵoj estis entombigitaj en la Sankta Lando.

Jam dum .... propra vivo, la regado de Tamaro estis vidata kiel “ora epoko”, kun Tamaro mem kiel centra punkto. Pluraj mezepokaj kartvelaj poetoj, inter ili Ŝota Rustaveli, atribuis al Tamaro la inspiron por .... verkoj. Drama sceno el la epopea poemo Kavaliro en tigra felo, en kiu la reĝo Rostevan kronas .... filinon Tinatin, pensigas pri Georgo III kiu vokis .... filinon al kunregado. En la poemo aperas la verso: “Leonido estas bona, ĉu ina ĉu malina” (aŭ, en la Esperanta traduko de Zurab Makaŝvili: “La geidoj de leonoj egalrajtaj estas ĉiam.”)

La solvoj de ĉi tiu ekzerco estas ĉe http://bonalingvo.net/index.php/%C4%9Custaj_solvoj_de_