Ekzerco 2.4.: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 29: Linio 29:
 
- Sur la tero kuŝas ŝtono.<br>
 
- Sur la tero kuŝas ŝtono.<br>
  
''Regulo ĝenerala pli-malpli sekvata: Metu la artikolon LA kiam vi povus meti ankaŭ la adjektivojn ĈI TIU aŭ TIU.''
+
''Regulo ĝenerala pli-malpli sekvata: Metu la artikolon LA, kiam vi povus meti ankaŭ la adjektivojn ĈI TIU aŭ TIU.''

Kiel registrite je 20:46, 13 Nov. 2017



Ekzerco 2.4.

Traduku al via nacia lingvo:

- Venis virino.
- La virino, kiu venis, estas Maria.
- Viro laboras en la kampo.
- La viro, kiu laboras en la kampo, estas mia frato.
- Knaboj iras al lernejoj.
- La knaboj, kiuj estas en ĉi tiu strato, ne iras al lernejo.
- Patro kaj frato.
- Leono estas besto.
- Rozo estas floro kaj kolombo estas birdo.
- La rozo apartenas al Teodoro.
- La patro estas sana.
- La patro estas tajloro.
- Infano ne estas matura homo.
- La infano jam ne ploras.
- La ĉielo estas blua.
- Kie estas la libro kaj la krajono?
- La libro estas sur la tablo, kaj la krajono kuŝas sur la fenestro.
- Sur la fenestro kuŝas krajono kaj plumo.
- Jen estas pomo.
- Jen estas la pomo, kiun mi trovis.
- Sur la tero kuŝas ŝtono.

Regulo ĝenerala pli-malpli sekvata: Metu la artikolon LA, kiam vi povus meti ankaŭ la adjektivojn ĈI TIU aŭ TIU.