Ekzerco 2.7.

El La bona lingvo
Revizio de 18:26, 4 Jan. 2018 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Uzu adverbon en la jenaj frazoj per transformo de unu el la elementoj de la frazo:

Mi venos per aŭtomobilo. = Mi venos aŭtomobile.

Mi manĝos per forko.

Vi kantas en bela maniero.

Ili venos en posta tempo.

la vagonaro veturas en rapida maniero.

Ŝi ĉiam venas en malfrua tempo.

Li ĉiam skribas en klara maniero.

Vi ĉiam reagas en kolera maniero.

Ni renkontiĝos la venontan semajnon.

Ni renkontiĝos ĉiun semajnon.

Mi batalos kiel leono.

Mi kuros kiel leporo.

Mi blekas kiel hundo.