Ekzerco 2.8.1

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Ekzerco 3.4.

Trastudu ĉi tiun ekzercon de la Fundamento kaj ĝian vortareton:

- Mi legas.
― Ci skribas (anstataŭ „ci” oni uzas ordinare „vi”).
― Li estas knabo, kaj ŝi estas knabino.
― La tranĉilo tranĉas bone, ĉar ĝi estas akra.
― Ni estas homoj.
― Vi estas infanoj.
― Ili estas rusoj.
― Kie estas la knaboj?
― Ili estas en la ĝardeno.
― Kie estas la knabinoj?
― Ili ankaŭ estas en la ĝardeno.
― Kie estas la tranĉiloj?
― Ili kuŝas sur la tablo.
― Mi vokas la knabon, kaj li venas.
― Mi vokas la knabinon, kaj ŝi venas.
― La infano ploras, ĉar ĝi volas manĝi.
― La infanoj ploras, ĉar ili volas manĝi.
― Knabo, vi estas neĝentila.
― Sinjoro, vi estas neĝentila.
― Sinjoroj, vi estas neĝentilaj.
― Mia hundo, vi estas tre fidela.
― Oni diras, ke la vero ĉiam venkas.
― En la vintro oni hejtas la fornojn.
― Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.

•ci
tu, toi, | thou | du | ты | ty.
•anstataŭ
au lieu de | instead | anstatt, statt | вмѣсто | zamiast.
•uzi
employer | use | gebrauchen | употреблять | używać.
•tranĉi
trancher, couper | cut | schneiden | рѣзать | rżnąć.
•il
instrument; ex. tondi tondre ― tondilo ciseaŭ; pafi tirer (coup de feu) ― pafilo fusil | instrument; e.g. tondi shear ― tondilo scissors | Werkzeug; z.B. tondi scheeren ― tondilo Scheere; pafi schieesen ― pafilo Flinte | орудіе; напр. tondi стричь ― tondilo ножницы; pafi стрѣлять ― pafilo ружье | narzędzie; np. tondi strzydz ― tondilo nożyce; pafi strzelać ― pafilo fuzya.
•ruso
russe | Russian | Russe | русскій | rossjanin.
•ĝardeno
jardin | garden | Garten | садъ | ogród.
•voki
appeler | call | rufen | звать | wołać.
•voli
vouloir | wish, will | wollen | хотѣть | chcieć.
•fidela
fidèle | faithful | treu | вѣрный | wierny.
•vero
vérité | true | Wahrheit | истина | prawda.
•vintro
hiver | winter | Winter | зима | zima.
•hejti
chauffer, faire du feu | heat (vb.) | heizen | топить (печку) | palić (w piecu).
•forno
fourneau, poële, four | stove | Ofen | печь, печка | piec.