Ekzerco 3.4.
- reiru al ĉapitro 3-a
Ekzerco 3.4.
En Esperanto ekzistas tri verbaj formoj konsistantaj el la verbo 'esti' kaj verba adjektivo:
- esti farINTa antaŭe = oni jam faris antaŭ ol io alia okazis [Mario estas manĝinta la pomon, kaj nun ne plu havas ĝin...]
- esti farANTa nun = oni faras nun dum io alia okazas [Mario estas manĝanta la pomon kaj intertempe li promenas...]
- esti farONTa poste = oni faros poste [Mario estas manĝonta la pomon, sed nun li ne povas manĝi ĝin...]
La verbo 'esti' povas aperi en iu ajn el siaj formoj: estis, estas, estos, estus, estu, esti.
Kombinu la 6 formojn de la verbo 'esti' listigitaj ĉi-supre kun la 3 formoj de la verba adjektivo 'farinta/faranta/faronta' kaj traduku la rezultojn kaj traduku ilin al via nacia lingvo.
Mi estis
farinta
faranta
faronta
Mi estas
- farinta
- faranta
- faronta
Mi estos
farinta
faranta
faronta
Mi estus
farinta
faranta
faronta
Mi estu
farinta
faranta
faronta
esti
farinta
faranta
faronta