Ekzerco 3. 6.: Malsamoj inter versioj
Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al ĉapitro 3-a <hr> <br> '''''Ekzerco 3.7.''''' ''Traduku al via nacia lingvo la frazojn de ĉi tiu ekzerco.'' Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senm...') |
Renato (Diskuto | kontribuoj) |
||
Linio 3: | Linio 3: | ||
<br> | <br> | ||
− | '''''Ekzerco 3. | + | '''''Ekzerco 3. 6.''''' |
Kiel registrite je 13:53, 22 Dec. 2018
- reiru al ĉapitro 3-a
Ekzerco 3. 6.
Traduku al via nacia lingvo la frazojn de ĉi tiu ekzerco.
Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove.
― Promenante sur la strato, mi falis.
― Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.
― Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas.
― Trovinte pomon, mi ĝin manĝis.
― La falinta homo ne povis sin levi.
-- Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto.
― La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas.
― Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo.
― En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo.
― Aŭgusto estas mia plej amata filo.
― Mono havata estas pli grava ol havita.
― Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota.
― La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj.
― Li venis al mi tute ne atendite.
― Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.