Ekzerco 4.4.

El La bona lingvo
Revizio de 15:05, 4 Feb. 2021 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Ekzerco 4.4.


En Esperanto ekzistas tri verbaj formoj konsistantaj el la verbo 'esti' kaj verba adjektivo:

- esti farINTa antaŭe = oni jam faris antaŭ ol io alia okazis [Mario estas manĝinta la pomon, kaj nun ne plu havas ĝin...]

- esti farANTa nun = oni faras nun dum io alia okazas [Mario estas manĝanta la pomon kaj intertempe li promenas...]

- esti farONTa poste = oni faros poste [Mario estas manĝonta la pomon, sed nun li ne povas manĝi ĝin...]

La verbo 'esti' povas aperi en iu ajn el siaj formoj: estis, estas, estos, estus, estu, esti.

Kombinu la 6 formojn de la verbo 'esti' listigitaj ĉi-supre kun la 3 formoj de la verba adjektivo 'farinta/faranta/faronta' kaj traduku la rezultojn al via nacia lingvo.

Mi estis

farinta
faranta
faronta

Mi estas

farinta
faranta
faronta

Mi estos

farinta
faranta
faronta

Mi estus

farinta
faranta
faronta

Mi estu

farinta
faranta
faronta

esti

farinta
faranta
faronta