Ekzerco 4.6.

El La bona lingvo
Revizio de 06:22, 4 Jan. 2020 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al ĉapitro 4-a <hr> <br> '''''Ekzerco 4.6.''''' ''Traduku al via nacia lingvo la frazojn de ĉi tiu ekzerco.'' Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senm...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Ekzerco 4.6.


Traduku al via nacia lingvo la frazojn de ĉi tiu ekzerco.

Fluanta akvo estas pli pura, ol akvo staranta senmove.

― Promenante sur la strato, mi falis.

― Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato.

― Al homo, pekinta senintence, Dio facile pardonas.

― Trovinte pomon, mi ĝin manĝis.

― La falinta homo ne povis sin levi.

-- Ne riproĉu vian amikon, ĉar vi mem plimulte meritas riproĉon; li estas nur unufoja mensoginto dum vi estas ankoraŭ nun ĉiam mensoganto.

― La tempo pasinta jam neniam revenos; la tempon venontan neniu ankoraŭ konas.

― Venu, ni atendas vin, Savonto de la mondo.

― En la lingvo "Esperanto" ni vidas la estontan lingvon de la tuta mondo.

― Aŭgusto estas mia plej amata filo.

― Mono havata estas pli grava ol havita.

― Pasero kaptita estas pli bona, ol aglo kaptota.

― La soldatoj kondukis la arestitojn tra la stratoj.

― Li venis al mi tute ne atendite.

― Homo, kiun oni devas juĝi, estas juĝoto.