Ekzerco 4.7.

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Ekzerco 4.7.


Bonvolu serĉi en la vortaro la signifon de ĉi tiuj verboj kaj poste verki frazojn per ili:


boli, boligi,
manĝi, manĝigi,
dormi, dormigi,
iri, irigi,
alveni, deveni,
prezenti, saluti, legi, skribi, aliĝi, informiĝi, informi, informigi


ne pensante ĉu ili estas transitivaj aŭ ne, sed pensante pri la baza signifo de la verbo.




Ĉar en Esperanto ĉiu verbo havas nur unu signifon, atentu pri ĉi tiuj verboj, kiuj en Esperanto havas nur la signifon aktivan, alivorte iu aplikas ion, iu balancas ion, iu banas infanon aŭ sin ktp...

Por havi la alian signifon de la angla verbo, oni devas diri: la leĝo aplikiĝas, la infano balanciĝas, Johano baniĝas en la maro, ktp....

apliki, balanci, bani, ĉareni, detrui,ekscii, etendi, fermi, ini, flari, fleksi, izoli, klini, kolekti, komenci, levi, mezuri, montri, movi, naski, paŝti, renversi, rompi, ruli, renkonti, skui, spliti, svingi, sufoki, ŝanceli, ŝanĝi, ŝiri, treni, turni, veki, vendi, verŝi, vesti, vundi.




Ĉar en Esperanto ĉiu verbo havas nur unu signifon, atentu pri ĉi tiuj verboj, kiuj en Esperanto havas nur la signifon limigitan al la subjekto mem, alivorte la akvo bolas, la ligno brulas, la pluvo ĉesas ktp...

Por havi la alian signifon de la angla verbo, oni devas diri: iu boligas la akvon, la fajro bruligas la paperon, la instruisto ĉesigas la bruon en la lernoĉambro, ktp....

boli, bruli, ĉesi, daŭri, degeli, dolori, dormi, droni, ekplodi, fali, gliti, halti, kreski, krevi, kuri, kuŝi, lumi, miri, odori, okazi, pasi, penti, pensi, sidi, soni, sonori, stari, suferi, ŝpruvi, ŝrumpi, ŝeli, velki.

Ĉi tiuj listoj aperis unue en The British Esperantist, August-September, 1972

BOnvolu skribi po un frazon en Esperanto por ĉiu verbo de la du ĉi-supraj listoj