Ekzerco 5.2.

El La bona lingvo
Revizio de 06:09, 4 Jan. 2020 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Legu atente ĉi tiun ekzercon el la Fundamento


Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion „je”. Sed estas bone uzadi la vorton „je” kiel eble pli malofte. Anstataŭ la vorto „je” ni povas ankaŭ uzi akuzativon sen prepozicio. ― Mi ridas je lia naiveco (aŭ mi ridas pro lia naiveco, aŭ: mi ridas lian naivecon). ― Je la lasta fojo mi vidas lin ĉe vi (aŭ: la lastan fojon). ― Mi veturis du tagojn kaj unu nokton. ― Mi sopiras je mia perdita feliĉo (aŭ: mian perditan feliĉon). ― El la dirita regulo sekvas, ke se ni pri ia verbo ne scias, ĉu ĝi postulas post si la akuzativon (t. e. ĉu ĝi estas aktiva) aŭ ne, ni povas ĉiam uzi la akuzativon. Ekzemple, ni povas diri “obei al la patro” kaj “obei la patron” (anstataŭ “obei je la patro”). Sed ni ne uzas la akuzativon tiam, kiam la klareco de la senco tion ĉi malpermesas; ekzemple: ni povas diri “pardoni al la malamiko” kaj “pardoni la malamikon”, sed ni devas diri ĉiam “pardoni al la malamiko lian kulpon”.