Ekzerco 5.4.

El La bona lingvo
Revizio de 06:10, 4 Jan. 2020 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al ĉapitro 5-a <hr> <br> ''Alia ekzerco pri prepozicioj kaj -n el la Fundamento.'' - Kie vi estas? <br> ― Mi estas en la ĝardeno.<br> ― Kien vi iras?<br>...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Alia ekzerco pri prepozicioj kaj -n el la Fundamento.

- Kie vi estas?
― Mi estas en la ĝardeno.
― Kien vi iras?
― Mi iras en la ĝardenon.
― La birdo flugas en la ĉambro (= ĝi estas en la ĉambro kaj flugas en ĝi).
― La birdo flugas en la ĉambron (= ĝi estas ekster la ĉambro kaj flugas nun en ĝin).
― Mi vojaĝas en Hispanujo.
― Mi vojaĝas en Hispanujon.
― Mi sidas sur seĝo kaj tenas la piedojn sur benketo.
― Mi metis la manon sur la tablon.
― El sub la kanapo la muso kuris sub la liton, kaj nun ĝi kuras sub la lito.
― Super la tero sin trovas aero.
― Anstataŭ kafo li donis al mi teon kun sukero, sed sen kremo.
― Mi staras ekster la domo, kaj li estas interne.
― En la salono estis neniu krom li kaj lia fianĉino.
― La hirundo flugis trans la riveron, ĉar trans la rivero sin trovis aliaj hirundoj.
― Mi restas tie ĉi laŭ la ordono de mia estro.
― Kiam li estis ĉe mi, li staris tutan horon apud la fenestro.
― Li diras, ke mi estas atenta.
― Li petas, ke mi estu atenta. ― Kvankam vi estas riĉa, mi dubas, ĉu vi estas feliĉa. ― Se vi scius, kiu li estas, vi lin pli estimus. ― Se li jam venis, petu lin al mi. ― Ho, Dio! kion vi faras!