Ekzerco 6.1.

El La bona lingvo
Revizio de 00:37, 14 Nov. 2017 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al ĉapitro 6-a <hr> <br> '''''Ekzerco 6.1.''''' ''Bonvolu atente legi ĉi tiujn ekzemplojn de uzo de la tabel-vortoj en la Fundamento kaj traduki ilin al via nacia...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Ekzerco 6.1.

Bonvolu atente legi ĉi tiujn ekzemplojn de uzo de la tabel-vortoj en la Fundamento kaj traduki ilin al via nacia lingvo.

  • Kiu kuraĝas rajdi sur leono?
  • Kion Dio kreis en la sesa tago?
  • Kiun daton ni havas hodiaŭ?
  • Ĉar ... amas ordinare personon, kiu estas simila al li, tial ... ĉi patrino varmege amis sian pli maljunan filinon, kaj en ... sama tempo ŝi havis teruran malamon kontraŭ la pli juna.
  • Unue mi redonas al vi la monon, kiun vi pruntis al mi; due mi dankas vin por la prunto; trie mi petas vin ankaŭ poste prunti al mi, kiam mi bezonos monon.
  • Por ... tago mi ricevas kvin frankojn, sed por la hodiaŭa tago mi ricevis duoblan pagon, t. e. (= ... estas) dek frankojn.

- Kvar metrojda ... ĉi ŝtofo kostas naŭ frankojn; tial du metroj kostas kvar  kaj duonon frankojn (aŭ da frankoj). - ... ĉi du amikoj promenas ĉiam duope. - Kvinope ili sin ĵetis sur min, sed mi venkis ĉiujn kvin atakantojn. - Por miaj kvar infanoj mi aĉetis dek du pomojn, kaj al ... el la infanoj mi donis po tri pomoj. - ... ĉi libro havas sesdek paĝojn; tial, se mi legos en ... tago po dek kvin paĝoj, mi finos la tutan libron en kvar tagoj. - En unu tago, kiam ŝi estis apud ... fonto, venis al ŝi malriĉa virino, kiu petis ŝin... - Kiam la bona virino trankviligis sian soifon, ŝi diris al la knabino: “Vi estas tiel bela, tiel bona kaj tiel honesta, ke mi devas fari al vi donacon” (ĉar ... ĉi estis feino, kiu prenis sur sin la formon de malriĉa vilaĝa virino, por vidi, kiel granda estos la ĝentileco de ... ĉi juna knabino). “Mi faras al vi donacon,” daŭrigis la feino, “ke ĉe ... vorto, kiun vi diros, el via buŝo eliros aŭ floro aŭ multekosta ŝtono.” - Kie estas la knaboj? ― Ili estas en la ĝardeno. - Kie estas la knabinoj? ― Ili ankaŭ estas en la ĝardeno. - Kie estas la tranĉiloj? ― Ili kuŝas sur la tablo. - Kiam oni estas riĉa (aŭ riĉaj), oni havas multajn amikojn.

  • Kiam ... ĉi bela knabino venis domen, ŝia patrino insultis ŝin, kial ŝi revenis tiel malfrue de la fonto. “Pardonu al mi, patrino,” diris la malfeliĉa knabino, “ke mi restis tiel longe”. Kaj kiam ŝi parolis tiujn ĉi vortojn, elsaltis el ŝia buŝo tri rozoj, tri perloj kaj tri grandaj diamantoj. “Kion mi vidas!” diris ŝia patrino kun grandega miro. “Ŝajnas al mi, ke el ŝia buŝo elsaltas perloj kaj diamantoj! De kio ... ĉi venas, mia filino?” (... ĉi estis la unua fojo, ke ŝi nomis ŝin sia filino). La malfeliĉa infano rakontis al ŝi naive ĉion, kio okazis al ŝi, kaj, dum ŝi parolis, elfalis el ŝia buŝo multego da diamantoj. “Se estas tiel,” diris la patrino, “mi devas tien sendi mian filinon. Marinjo, rigardu, kio eliras el la buŝo de via fratino, kiam ŝi parolas; ĉu ne estus al vi agrable havi tian saman kapablon?

- Mi zorgas pri ŝi tiel, kiel mi zorgas pri mi mem; sed ŝi mem tute ne zorgas pri si kaj tute sin ne gardas. - Mi ĝin ankoraŭ ne serĉis; kiam mi finos mian laboron, mi serĉos mian horloĝon, sed mi timas, ke mi ĝin jam ne trovos. - Kiam mi venis al li, li dormis; sed mi lin vekis. - Kial vi ne respondas al mi? - La filo de la reĝo, kiu revenis de ĉaso, ŝin renkontis; kaj, vidante, ke ŝi estas tiel bela, li demandis ŝin, kion ŝi faras tie ĉi tute sola kaj pro kio ŝi ploras. - Kiam Nikodemo batas Jozefon, tiam Nikodemo estas la batanto kaj Jozefo estas la batato. - La reĝido, kiu vidis, ke el ŝia buŝo eliris kelke da perloj kaj kelke da diamantoj, petis ŝin, ke ŝi diru al li, de kie ... ĉi venas. Ŝi rakontis al li sian tutan aventuron. La reĝido konsideris, ke tia kapablo havas pli grandan indon, ol ĉio, kion oni povus doni dote al alia fraŭlino, forkondukis ŝin al la palaco de sia patro, la reĝo, kie li edziĝis je ŝi. - La artikolo „la” estas uzata tiam, kiam ni parolas pri personoj aŭ objektoj konataj. Ĝia uzado estas tia sama kiel en la aliaj lingvoj. La personoj, kiuj ne komprenas la uzadon de la artikolo (ekzemple rusoj aŭ poloj, kiuj ne scias alian lingvon krom sia propra), povas en la unua tempo tute ne uzi la artikolon, ĉar ĝi estas oportuna sed ne necesa. - Se ni bezonas uzi prepozicion kaj la senco ne montras al ni, kian prepozicion uzi, tiam ni povas uzi la komunan prepozicion „je”. - Kiu okupas sin je meĥaniko, estas meĥanikisto, kaj kiu okupas sin je ĥemio, estas ĥemiisto. - Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo. - La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo. - ... ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono. - Li sentis sin tiel malfeliĉa, ke li malbenis la tagon, en kiu li estis naskita. - Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon. - La tranĉilo estis tiel malakra, ke mi ne povis tranĉi per ĝi la viandon kaj mi devis uzi mian poŝan tranĉilon. - Hodiaŭ estas bela frosta vetero, tial mi prenos miajn glitilojn kaj iros gliti.

- Ĉiuj parencoj de mia edzino estas miaj boparencoj ...

- Ĉiuj loĝantoj de regno estas regnanoj. - ... ĉi estis jam ne simpla pluvo, sed pluvego. - Skatolo, en kiu oni tenas plumojn, estas plumujo, kaj bastoneto, sur kiu oni tenas plumon por skribado, estas plumingo. - Ni ĉiuj kunvenis, por priparoli tre gravan aferon; sed ni ne povis atingi ian rezultaton, kaj ni disiris.