Ekzerco 6.3.

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Ekzerco 6.3.

Traduku al via nacia lingvo:


Vi intencis doni al mi ĉi tiun libron kaj ne tiun;
Tio estas via aserto, sed la veraĵo estas ĉi tio;
Ĉi tie mi staras, kaj tien mi ne iros!
Ne tiel, sed tiel ĉi!
Se ĉi-obstaklojn venkus kuraĝo homsupera, mi estus kontenta;
Ĉi-kune, ĉi-sube, ĉi-apude, ĉi-foje, ĉi-rilate, ĉi-flanke; ĉi-tiea, ĉi-landa, ĉi-jara ktp.



Kiu ajn tion diris al vi, li estas malsaĝulo;
La spertaj E-istoj skribas per stilo preskaŭ simila, al kiu ajn nacio ili apartenas;
Mi mensogis, kion ajn mi diris;
Kia ajn penso povus resti ĉe vi, li neis kaj tio devas sufiĉi;
Kiel ajn riĉa mi estas, mi farus pli bone, se mi edziĝus kun kampulino;
La afero pli aŭ malpli frue devas efektiviĝi, kiom ajn la konservativuloj babilus kontraŭ ĝi;
Kiam ajn vi venos, mi vin volonte akceptos.
Ili deziras, ke ni faru iun ajn decidon;
Iu ajn posedanto de bieno donas al siaj brutoj konvenan manĝon;
Kial ŝi forlasis tiun lokon, en kiu ŝi havis ian eblon, por ion ajn laborenspezi?;
Iam ajn, iel ajn, sed venu, mi petegas!
Ajna nombro.
Kaj nun vi povas ajne legi, ajne promeni.
Ajnisto estas homo sen principoj, gvidlinio aŭ logiko en sia konduto aŭ siaj paroloj;
"La Kancerkliniko" estas gazeto ajnista.