Ekzerco 9.1

El La bona lingvo
Revizio de 15:35, 22 Dec. 2019 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al ĉapitro 9 <hr> <br> el http://claudepiron.free.fr/ (nefermitaj literoj), <br> Elpensu manieron por reskribi la vortojn kun '''ig''' kaj '''iĝ''' per du aŭ p...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


el http://claudepiron.free.fr/ (nefermitaj literoj),

Elpensu manieron por reskribi la vortojn kun ig kaj per du aŭ pli multaj vortoj.

Ekzemple:

Tiu iniciato plej esperigas ĉiujn, kiuj deziras, ke enmondiĝu nova ordo ekonomia kaj politika. = Tiu iniciato plej igas esperi ĉiujn, kiuj deziras, ke venu en la mondon nova ordo ekonomia.

Necesas distanciĝo rilate al la valoroj, kiujn la amaskomunikiloj disvastigas. Neniu alia lingvo ebligis la kontakton.
La kutimo legi kaj diskuti en Esperanto estigis en mi veran modifon de mia maniero pensi.
Esperanto estas liberiga lingvo.
La lingvoj transdoniĝas al infanoj familie kaj lerneje.
Tiu mesaĝo ne rimarkiĝas; ĝi estas enmensigata ek de la infanaĝo.
Simple lingva konformismo, multokaze fariĝas konformismo ĉiurilata.