El la araba al Esperanto

El La bona lingvo
Revizio de 23:21, 16 Jan. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al konsiloj por transskribado
'''Arabaj literoj kaj sonoj en Esperanto (provizora artikolo)'''

konsiloj de ''Nino Vessella''

<tr...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Arabaj literoj kaj sonoj en Esperanto (provizora artikolo)

konsiloj de Nino Vessella

(mallonga' a) ĉiam a
۔َا(longa a) ĉiam aDaudدَاوُد
آĉiam a
أ1 - a se sur ĝi troviĝas mallonga aAjubأَيُّب
2 - u se sur ĝi troviĝas mallonga u
3 - aa se ĝi estas ene de la vorto kaj antaŭ ĝi troviĝas mallonga a
إi (sub ĝi troviĝas mallonga i)Ismailإِسْمَاعِيل
ء1 - ai se antaŭ ĝi troviĝas mallonga a kaj sub ĝi troviĝas mallonga iIsrail

إِسرٰٓءِيل

2 - au se antaŭ ĝi troviĝas mallonga a kaj sur ĝi troviĝas mallonga u
ب ĉiam bIbrahimإِبرَٰهِم
ت ĉiam t
ث ĉiam sUsman عثمان
Samudثَمُود
ج ĉiam ĝĜibrilجِبْرِيل
ح ĉiam hJahjaيَحْيَىٰ
خ ĉiam ĥUmar al-Ĥajamعمر الخيام
د ĉiam dDaudدَاوُد
ذ ĉiam zal-Gazafiالقَذَّفِى
ر ĉiam r
ز ĉiam zZakarijaزَكَرِيَّا
س ĉiam sIsmailإِسْمَاعِيل
ش ĉiam ŝaŝ-Ŝajbaniالشَيبانِي
ص ĉiam sSafaصَفَا
ض ĉiam dar-Ridaالرِضَا
ط ĉiam tLutلُوط
ظ ĉiam zaz-Zahirالظَاهِر
ع Alisaaالْيَسَعَ
Ismailإِسْمَاعِيل
Isaعِيسَىٰ
غ ĉiam gBagdadبَغْدَاد
ف ĉiam fSafaصَفَا
ق ĉiam kLukmanلُقْمَان
ك ĉiam kMikailمِيكَٰيل
ل ĉiam lLutلُوط
sed legu la subajn rimarkojn
م ĉiam mMusaمُوسىٰ
ن ĉiam nJunusيُنُس
و uHarunهَارُون
ŭas-Samaŭalالْسَمَوْأَل
Ĥuŭarizmخُوَارِزْم
(mallonga u) ĉiam u
ه ĉiam hIbrahimإِبرَٰهِم
ة
ى i
jJahjaيَحْيَىٰ
Sulajmanسُلَيْمٰن
(mallonga i) ĉiam i

Rimarkoj:

1 - La supraj konsiloj baziĝas sur la klasika araba.

2 - Ne eblas redoni en Esperanto la diferencon inter simplaj kaj duoblaj konsonantoj. La artikolo antaŭ la konsonantoj ت ث د ذ ر ز س ش ص ض ط ظ ل ن duobligas la suprajn konsonantojn, laŭ la internacia kutimo oni transkribas metante streketon inter la duobligitajn konsonantojn:

as-Samaŭalالْسَمَوْأَل
aŝ-Ŝajbaniالشَيبانِي

Sed se tiun streketon oni forlasus kaj uzus simplan konsonanton, transkribo estus pli fonetika:

asamaŭalالْسَمَوْأَل
aŝajbaniالشَيبانِي

3 - (ألهمزة 'hamza') ة , ٴ ('ta marbuta' التء ألمربوطة) , kaj ع ankoraŭ ne estas komplete pritraktitaj.

4 - Kelkaj transkriboj estas diskutindaj ĉar ne sekvas la internacian kutimon, sed turkan aŭ sŭahilan, ekz., komprenon de la koncernaj sonoj: Osman, ks.