El la greka al Esperanto
Vasil Kadifeli
Propono de transskribsistemo el la greka al Esperanto.
La literoj de la greka lingvo kaj Esperanto estas tre malsimilaj. Aparte de la 24 literoj de la alfabeto estas ankaŭ la diftongoj kiuj provizas sonojn ne ekzistantaj en la alfabeto. Sed la transkribado estas facila.
La alfabeto
Αα -> a
Ββ -> v
Γγ -> "g" aŭ "j" estas uzeblaj *
Δδ -> "d" estas uzebla
Εε -> e
Ζζ -> z
Ηη -> i
Θθ -> "t" estas uzebla
Ιι -> i
Κκ -> k
Λλ -> l
Μμ -> m
Νν -> n
Ξξ -> "ks" estas uzebla
Οο -> o
Ππ -> p
Ρρ -> r
Σσ -> s
Ττ -> t
Υυ -> i
Φφ -> f
Χχ -> h
Ψψ -> "ps" estas uzebla
Ωω -> o
La diftongoj
μπ -> b
ντ -> d
γκ -> g
γγ -> ng
τζ -> ĝ
τσ -> c **
οι -> i
ει -> i
αι -> e
ου -> u
αυ -> "af" aŭ "av" estas uzeblaj ***
ευ -> "ef" aŭ "ev" estas uzeblaj ***
ηυ -> "if" aŭ "iv" estas uzeblaj ***
(*) Se la litero "γ" estas sekvata de literoj "ε" aŭ "ι" la Esperanta litero "j" uzeblas. Alie la Esperanta litero "g" povas esti uzata.
(**) En tre maloftaj kazoj anstataŭ "c" oni povas uzi la literon "ĉ" laŭ la prononco de la vorto.
(***) La uzado dependas de la prononco de la vorto.