El la hebrea al Esperanto

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi

Adam meŝa (antaŭe: Reizen)

vokalpunktoj:

pataĥ = ĉiam a (מבועים = Mabuim)
ĥataf-pataĥ = ĉiam a (‎עפולה = Afula)
kamac gadol = ĉiam a (‎ערד = Arad)
kamac katan = ĉiam o (‎יקנעם = Jokneam)
segol = ĉiam e (‎נשר == Nesher)
ĥataf-segol = ĉiam e
cere = ĉiam e (‎מי עמי = Me Ami)
kubuc = ĉiam u
ŝuruk = ĉiam u
ĥolam (katan aŭ gadol) = ĉiam o (‎חולון = Ĥolon)
ĥirik (katan aŭ gadol) = ĉiam i (‎מודיעין = Modiin)
ŝva naĥ = ĉiam nul
ŝva na

elparolate, e (‎רחובות = Reĥovot)
se silenta = nul (‎כפר סבא = Kfar Saba)

literoj:

‎א alef = silenta, alprenas la valoron de la vokalo (קרא‎ = kara, קורא‎ = kore, ‎ראש העין = Roŝ Haain, ‎ראשון לציון‎ = Riŝon Lecion)

kunvokale tuj post ŝva, ĝi estas elparolata kiel glota plosivo, sed tio ne speguliĝas en Esperanto. (‎הראל = Harel)

‎ב bet

post alia vokalo, silenta (‎מבוא בית"ר = Mevo Betar)
kun dageŝ = b (‎בית שאן = Bet Ŝean)
sen dageŝ = v (‎תל אביב = Tel Aviv)

‎ג gimel = g (גשר‎ = Geŝer)

kun gereŝ (ג'‏) = ĝ

‎ד dalet = ĉiam d (‎דגניה = Dganja)

‏‎ה he

konsonante = ĉiam h (‎הר חומה = Har Ĥoma)
vokale = laŭ la antaŭa vokalo (‎אלון מורה = Alon More, ‎חדרה = Ĥadera, ‎שלמה = Ŝlomo)
kun mapik (fine de vorto), devus esti h, sed ĉar ĝi plejparte ne elparoliĝas, ĝi ofte estas forlasata
vortfine, sen mapik, kun la vokalo a, ĝi estas silenta kaj ne transskribata kiel h (דפנה = Dafna)

‎ו vav

kiel ĥolam aŭ ŝuruk, vidu supre
konsonante = ĉiam v (‎ורד = Vered)

‎ ז zain = z (‎הר הזיתים = Har Hazetim)

kun gereŝ (ז'‏) = ĵ

‎ח ĥet = ĉiam ĥ (‎חשמונאים = Ĥaŝmonaim)

‎ט tet = ĉiam t (‎טלמון = Talmon)

‎י jud

konsonante = j (‎יד ושם = Jad Vaŝem)
konsonante post alef: aj (‎כפר שמאי = Kfar Ŝamaj)
vokale i, e (‎לפיד = Lapid)
se antaŭas cere: e (‎מירון = Meron)
post pataĥ kun ĥirik, kun akcento sur la pataĥ: nul (‎גבעתיים = Givataim)
post pataĥ kun ĥirik, kun akcento sur la ĥirik: j (‎קריית חיים = Kirjat Ĥajim)

‎כ kaf

kun dageŝ = ĉiam k (‎כרמיאל = Karmiel)
sen dageŝ = ĉiam ĥ (‎אליכין = Eljaĥin)

‎ל lamed = ĉiam l (‎לוחמי הגטאות = Loĥame Hagetaot)

‎מ mem = ĉiam m (‎דימונה = Dimona)

‎נ nun = ĉiam n (‎נהרייה = Naharija)

‎ס sameĥ = ĉiam s (‎קריית ספר = Kirjat Sefer)

‎ע ain = silenta, ĝi nur efikas sur la vokalpunkto, plejofte kiel a (‎כפר יהושע = Kfar Jehoŝua)

apartigante du samvalorajn vokalojn, la vokaloj estas simple skribataj duoble (‎רעננה = Raanana)
kunvokale tuj post ŝva, ĝi estas elparolata kiel glota plosivo, sed tio ne speguliĝas en Esperanto. (‎גלעד‎‎ = Gilad)

‎פ pe

kun dageŝ = p (‎פתח תקוה = Petaĥ Tikva)
sen dageŝ = f (‎אופקים = Ofakim)

‎צ cadik = ĉiam c (‎צבעון = Civon)

kun gereŝ (צ'‏)= ĉiam ĉ

‎ק kuf = ĉiam k (‎קצרין = Kacrin)

‎ר reŝ = ĉiam r (‎רמת גן = Ramat Gan)

‎ש ŝin

dekstrapunkta = ŝ (‎רמת השרון = Ramat Haŝaron)
maldekstrapunkta (sin) = s (‎שדרות = Sderot)

‎ת tav = ĉiam t (‎תקומה = Tkuma)

Rimarko: dageŝ ĥazak (emfazo, duobligo) ne ŝanĝas la transskribon de la litero (ĝi ne estas duobligata) (ĉe ב bet, כ kaf, פ pe, ĝi efikas kiel dageŝ kal, sed ne duobligas la literon): ‎משואה = Masua, ‎כפר תפוח = Kfar Tapuaĥ.

Rimarko: Pluraj urboj en Israelo havas tradician esperantan formon, ĉefe ĉar ili menciiĝas en la Biblio. Se ili estas fame konataj, estas rekomendinde uzi tiun formon, kaj ne pli rektan transskribon el la hebrea. Ekz., Jerusalemo (ירושלים = Jeruŝalaim), Beer-Ŝeba (‎באר שבע = Beer Ŝeva), Ĥebron (‎חברון = Ĥevron), Ĥajfo (‎חיפה = Ĥefa), Tiberiado (טבריה = Tverja).

Rimarko: La supraj konsiloj baziĝas sur la israela (moderna) hebrea.