El la hungara al Esperanto

El La bona lingvo
Revizio de 23:54, 9 Jul. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Konsiloj por transskribado Francisko Simonnet<br> '''Propono por proksimuma skribado de la hungara elparolo per la Esperantaj literoj (unua parto).''' <br> Por...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

Francisko Simonnet

Propono por proksimuma skribado de la hungara elparolo per la Esperantaj literoj (unua parto).

Por la hungara (pri kiu oni tamen atentu, ke mi ĝin malpli bone regas, ol la francan, kaj ke la librojn necesajn por kontrolado mi ne havas ĉemane, ke do necesas kontrolado fare de kleraj hungarlingvanoj), kies oficiala skribo relative precize montras la efektivan elparolon, krom ĉe iuj konsonantogrupoj (kaj pri la distingado inter vasta kaj malvasta mallongaj <e>, kiun per la literoj de Esperanto ni ne povas noti), eblas ekiri de la literoj. Mi proponas la jenon (unue mi skribas, dike, la literon (aŭ duliteraĵon, el la hungara vidpunkto egalan al unu litero, aŭ konsonantogrupon), poste, inter krampoj angulaj, mian proponataĵon) :

VOKALOJ
a : <a>
á : <aa>
e : <e>
ë (malvasta ; bedaŭrinde tiu litero ne estas oficiale uzata en la kutima skribo, laŭ kiu oni anstataŭe skribas nur "e") : <e>
é: <ee>
i:
í: <ii>
o: <o>
ó: <oo>
ö: <e> (ĉi tie mi ne proponas skribon per <o>, kiel por la francalingvaj [ə], [ø] kaj [œ], kvankam tiuj estas tre proksimaj al la sono de la hungara "ö", interalie pro tio, ke "ö" kaj "ë", do en la kutima skribo, konforma al la Budapeŝta pli kutima efektiva elparolo, "e", povas en iuj kuntekstoj esti interŝanĝataj por harmoniigo kun antaŭaj vokaloj, kaj foje preskaŭ libere ; se oni volus atentigi pri la elektado inter tiuj du, ekzemple pro klarigo pri regionaj elparoloj, oni devus alie fari)
ő : <ee>
u :
ú: <uu>
ü : <i>
ű : <ii>
y : <i> ("y" ankaŭ eniras en la dulitere skribataj konsonantoj "gy" <dj>, "ly" <dj> aŭ, nun kutime, <j>, "ny" <nj>)

En familinomoj, kies skribo povas esti fiksita de pli longa tempo, ol la nunaj reguloj por skribo de ordinaraj vortoj, oni renkontas ne-malmultajn esceptojn. Ankaŭ per la pli oftaj aŭ pli konataj el tiuj oni devas kompletigi mian ĉi-supran tabelon. Ekzemple, ofte "eö" estas alia skribo por la nuna "ö", kiel en la familinomo "Eötvös" (<etveŝ>, se oni akceptos mian proponon de <e> por la sono de "ö"), kiun multaj el vi konas.

En la lingvo hungara la akcento konstante trafas la unuan silabon de la vorto (aŭ, enfraze, de iuj vortogrupoj : adjektivo kaj la posta substantivo, verbo kaj ties poste venanta subjekto...). Ekzemple, la elparolon de la konataj nomoj de la ĉefĉurbo Budapest, de Baĝy, de la regiono Baranya, de Baranyai, de la urboj Debrecen kaj Kalocsa, de Kalocsay, de la urboj Kolozsvár, Pécs, de Szerdahelyi oni do skribu per <buda pest>, <bagi>, <bara nja>, <bara nja i>, <debre cen>, <kalo csa>, <kalo csa i>, <koloĵ va ar>, <peeĉ>, <serda he ji> (aŭ ĉu <serda he lji>, kvankam nuntempe, almenaŭe en Budapeŝto, la sonoj de "ly" kaj de "j" kutime ne estas aŭdeble distingataj ??). Indas memori, ke baptonomo venanta (laŭ la hungara kutimo) post la familinomo ne havas apartan akcenton ; ekzemple : "Petőfi Sándor" estas <pete e fi ŝa an dor>, kun nur unu akcento, ne <pete e fi ŝaan dor>.