El la portugala al Esperanto
- reiru al Konsiloj por transskribado
TRANSLITERADO DE LA PORTUGALA EN ESPERANTON
de João José Santos
Disvolvo de ĉi tiu propono aperos en la komenco de marto 2008, en la nova retejo de la literatura revuo La Karavelo: http://www.esperantopt.com.
Tute aparte bonvolu rigardi http://www.esperantopt.com/trad_por_esp.html.
Laŭ ĉi tiu propono, la portugala ne produktos, en Esperanto, vortojn kun la literoj c, ĉ, ĥ, ĵ.
La vokala, duonvokala kaj nazala sistemoj de la portugala ne povas esti tradukitaj al Esperanto. Tamen, esperantisto kiu eldiru vorton laŭ la ĉi prezentata metodo estos komprenata de portugallingvano.
portugale > esperante ekzemplo
b > b ekz. Braga > Brago
ca, co, cu > ka, ko, ku ekz. Camões > Kamonio
ce, ci > se, si ekz. Barcelos > Barselo
ç > s ekz. Açores > Asoro
d > d ekz. Almada > Almado
f > f ekz. Faro > Faro
ga, go, > ga, go ekz. Gondomar > Gondomaro
gu (kun prononco [gu]) > gv ekz. Guarda > Gvardo
gu (kun prononco [g]) > g ekz. Guimarães > Gimarano
ge, gi > ĝe, ĝi ekz. Gil > Ĝilo
h > h ekz. Horta > Horto
j > ĝ ekz. Montijo > Montiĝo
k > k (nur ekzistas en fremdaj nomoj)
l > l ekz. Lamego > Lamego
m > m ekz. Montijo > Montiĝo
n > n ekz. Mirandela > Mirandelo
p > p ekz. Porto > Porto
qu (kun prononco [ku]) > kv ekz. Quarteira > Kvartejro
qu (kun prononco [k]) > kv ekz. Queluz > Keluzo
r > r ekz. Tavira > Taviro
s > s, z (kiam intervokala) ekz. Lourosa > Lorozo
s > malaperas (en la fino, se la fina silabo ne estas akcenta) ekz. Sines > Sino
s > s (en la aliaj situacioj) ekz. Sines > Sino
t > t ekz. Tavira > Taviro
v > v ekz. Vizela > Vizelo
x > ks (sono [ks, z, s]) ekz. sintaxe > sintakso
x > ŝ (sono [sh]) ekz. Cartaxo > Kartaŝo
y > i, j (en portugalaj diftongoj) (nur ekzistas en fremdaj nomoj)
w > ŭ (se anglo-devena), v (nur ekzistas en fremdaj nomoj)(se germano-devena)
z > z ekz. Estremoz > Estremozo
duoblaĵoj
ch > ŝ ekz. Alcochete > Alkoŝeto
nh > nj ekz. Minho > Minjo
lh > lj ekz. Covilhã > Koviljano
vokaloj kaj diftongoj
a > a ekz. Ovar > Ovaro
ã > an ekz. Covilhã > Koviljano
ão > an ekz. Fundão > Fundano
e > e ekz. Peniche > Peniŝo
i > i (kiam vokalo) ekz. Silves > Silvo
i > j (kiam glido) ekz. Guadiana > Gvadjano
o > o ekz. Lourosa > Lorozo
ou> o ekz. Lourosa > Lorozo
u > u (kiam vokalo) ekz. Setúbal > Setubalo
u > ŭ (kiam glido) ekz. Maurício > Maŭrisjo