En la jaro 200-a antaŭ nia epoko

El La bona lingvo
Revizio de 01:12, 22 Nov. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj)

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi



Στα 200 π.X.

«Aλέξανδρος Φιλίππου και οι Έλληνες πλην Λακεδαιμονίων—»

Μπορούμε κάλλιστα να φαντασθούμε
πως θ’ αδιαφόρησαν παντάπασι στην Σπάρτη
για την επιγραφήν αυτή. «Πλην Λακεδαιμονίων»,
μα φυσικά. Δεν ήσαν οι Σπαρτιάται
για να τους οδηγούν και για να τους προστάζουν
σαν πολυτίμους υπηρέτας. Άλλωστε
μια πανελλήνια εκστρατεία χωρίς
Σπαρτιάτη βασιλέα γι’ αρχηγό
δεν θα τους φαίνονταν πολλής περιωπής.
A βεβαιότατα «πλην Λακεδαιμονίων».

Είναι κι αυτή μια στάσις. Νοιώθεται.

Έτσι, πλην Λακεδαιμονίων στον Γρανικό·
και στην Ισσό μετά· και στην τελειωτική
την μάχη, όπου εσαρώθη ο φοβερός στρατός
που στ’ Άρβηλα συγκέντρωσαν οι Πέρσαι:
που απ’ τ’ Άρβηλα ξεκίνησε για νίκην, κ’ εσαρώθη.

Κι απ’ την θαυμάσια πανελλήνιαν εκστρατεία,
την νικηφόρα, την περίλαμπρη,
την περιλάλητη, την δοξασμένη
ως άλλη δεν δοξάσθηκε καμιά,
την απαράμιλλη: βγήκαμ’ εμείς·
ελληνικός καινούριος κόσμος, μέγας.

Εμείς· οι Aλεξανδρείς, οι Aντιοχείς,
οι Σελευκείς, κ’ οι πολυάριθμοι
επίλοιποι Έλληνες Aιγύπτου και Συρίας,
κ’ οι εν Μηδία, κ’ οι εν Περσίδι, κι όσοι άλλοι.
Με τες εκτεταμένες επικράτειες,
με την ποικίλη δράσι των στοχαστικών προσαρμογών.
Και την Κοινήν Ελληνική Λαλιά
ώς μέσα στην Βακτριανή την πήγαμεν, ώς τους Ινδούς.

Για Λακεδαιμονίους να μιλούμε τώρα!


En la jaro 200-a antaŭ nia erao

“Aleksandro, filo de Filipo, kaj la grekoj krom la spartanoj...”

Ni povas tute bone imagi
la kompletan indiferenton en Sparto
pri ĉi tiu enskribo “krom la spartanoj”,
kompreneble. Spartanoj ne pretis esti
gvidataj kaj ordonataj de aliaj
kvazaŭ valoraj servistoj. Kaj krome
tutgreka ekspedicio sen
sparta reĝo kiel estro
ne sajnis al ili io tute serioza.
Do, nature, “krom la spartanoj.”


Tio certe estas vidpunkto. Kompreneble!

Tiel, “krom la spartanoj” en Graniko,
kaj en Iso, kaj poste en la konkluda
batalo, kie estis venkita la timinda armeo,
kiun la persoj kunmetis en Arbelo:
ĝi ekiris al venko el Arbelo, kaj ĝi estis forviŝita.

Kaj el ĉi tiu mirinda tutgreka ekspedicio
triumfa, brila ĉiumaniere,
solene festita, glorigita,
kiel neniu alia estis iam glorigita,
senkompara, ni elvenis:
la nova greka mondo granda.

Ni, la aleksandrianoj, la antiokjanoj,
la seleŭkidoj, kaj la multnombraj
grekoj de Egiptujo kaj Sirio,
kaj tiuj en Medujo kaj en Persujo kaj ĉiuj aliaj:
kun nia granda supereco,
nia fleksebla politiko de saĝa kunvivado,
kaj nia komuna greka lingvo
kiun ni portis ĝis Baktriano kaj ĝis Hindujo.

Kaj nun ni parolu pri la spartanoj!




Klariga noto: La poemo rilatas al la konkera ekspedicio de Aleksandro la Granda (Ἀλέξανδρος ὁ Μέγας), kiu konkerinte la tutan Grekujon, ekmilitis en Azio, kie li konkeris la persan imperion, alvenis ĝis Hindujo, kaj starigis grekajn koloniojn ĉie en la Meza Oriento. Cetere grekaj reĝoj longe regis en tiu parto de la mondo post la morto de Aleksando kaj la greka loĝantaro disvastiĝis kaj la greka lingvo iĝis komuna lingvo en la orienta parto de Mediteraneo. Iam Aleksandro resendis el Persujo al Ateno kaptitajn persajn armilarojn kun la skribo: Aleksandro, filo de Filipo, kaj ĉiuj grekoj krom la spartanoj donacas ĉi tiujn oferojn prenitajn de la fremduloj, kiuj vivas en Azio. Sparto (Σπάρτη aŭ Σπάρτα sed ankaŭ konata kiel la regno de Λακεδαίμων) estis tre forta urba ŝato en la antikva Grekujo kun tre potenca armeo. Graniko, Iso kaj Arbelo estas lokoj de bataloj inter la greka armeo kaj la persoj. Seleŭkidoj estas la reĝa familio originanta ĉe Seleŭko (Σέλευκος), unu el la generaloj de Aleksandro, kiu regis la orientajn regionojn de la imperio. Baktriano (Βακτρία aŭ Βακτριανή) estis la plej orienta regiono de la persa, poste greka imperio, kies ĉefurbo estis en la nuna Afganujo.