Enkonduko

El La bona lingvo
Revizio de 17:03, 6 Feb. 2018 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Lernolibro por Saŭthampton <hr> <br> '''Enkonduko''' ''Ĉi tiu ne estas lernolibro por'' '''''komencantoj''''' ''sed lernolibro por '''''komencintoj''''', por h...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


Enkonduko

Ĉi tiu ne estas lernolibro por komencantoj sed lernolibro por komencintoj, por homoj, kiuj jam lernis Esperanton, kaj volas relerni ĝin laŭ la reguloj de la Fundamento de Esperanto.

En pluraj lernolibroj vi trovas klarigojn pri Esperanto kvazaŭ Esperanto estas la latina aŭ kvazaŭ Esperanto etas la angla. Tio evidente portas onin statigi regulojn bezonatajn por tia prezento.

Sed Esperanto estas nur Esperanto kaj la 16 reguloj de la Fundmaento estas tute sufiĉaj.

En la postaj ĉapitroj ni vidos la 16 regulojn, kaj ni vidos ankaŭ konsilojn de Zamenhof troveblajn dise tra la ekzercoj de la Fundmaento.