Enkonduko

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Enkonduko

Ĉi tiu ne estas lernolibro por komencantoj sed lernolibro por komencintoj, por homoj, kiuj jam lernis Esperanton, kaj volas relerni ĝin laŭ la reguloj de la Fundamento de Esperanto.

En pluraj lernolibroj vi trovas klarigojn pri Esperanto kvazaŭ Esperanto estus la latina aŭ kvazaŭ Esperanto estus la angla. Tio evidente portas onin starigi regulojn bezonatajn por tia prezento.

Sed Esperanto estas nur Esperanto kaj la 16 reguloj de la Fundamento estas tute sufiĉaj.

En la postaj ĉapitroj ni vidos la 16 regulojn, kaj ni vidos ankaŭ konsilojn de Zamenhof troveblajn dise tra la ekzercoj de la Fundamento. Kompreneble al tio vi devas aldoni vian komunan prudenton, vian senton pri logiko kaj vian sento pri la komprenebleco de tio, kion vi diras.

Legado de tekstoj en Esperanto donos al vi la ekzemplojn sekvindajn.