Enkonduko al la libro kun la vortolistoj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


ENKONDUKOJ

Esperanto estas facila

Tiel ni ĉiam prezentas la lingvon en niaj propagandiloj, ĉu ne? Fiere ni ilustras, kiel eblas krei tutan serion da vortoj surbaze de la sama radiko: ĉevalo, ĉevala, ĉevale, ĉevalino, ĉevalido, ĉevalejo; bela, bele, beleco, belulo, beli, beligi; unu, unua, unuo, unueco, unuiĝo, unuigi – kaj kontrastas tion kun la neregulaj kaj pluroblaj radikaroj de aliaj lingvoj.

Kiel ĉiu artisto scias, simpleco ne estas facile akirita. Poeto ŝvitas dum horoj, fortajlante nenecesajn vortojn, ĝis restas nur unu perfekte tornita frazo. Simile, Zamenhof laboris dum pli ol jardeko por atingi ĉefverkon de simpleco.

La facileco de Esperanto efektive estas motivo por lerni ĝin; tial, cetere, mi mem ekinteresiĝis pri ĝi. Ĝia facileco tenas la entuziasmon de lernantoj, kiuj rimarkas post malmultaj lecionoj pli grandan progreson ol eblus eĉ post plurmonata studado, se ili lernus alian lingvon.

Unu el la plaĉaj aspektoj por novaj esperantistoj estas la ebleco mem krei vortojn: ne per enkonduko de novaj radikoj, sed per kombino de ekzistantaj radikoj kaj uzo de sufiksoj. Kiel instruisto mi rimarkas, ke komencantoj aparte ĝuas la lecionon pri la mal-vortoj: ili malkovras kun plezuro, kiel lerninte longa, nova, juna ktp. ili mem povas krei mallonga, malnova, maljuna.

Esperanto havas la aspekton de latinida lingvo, kaj tial parolantoj de tiuj lingvoj tro facilanime emas enkonduki novajn vortojn. Se oni ne scias, ekzemple, kiel diri illegaleditorial, estas multe pli facile diri ilegalaeditorialo, ol cerbumi kiel plej trafe esprimi tiujn konceptojn en Esperanto. Mi kredas, ke alta proporcio de la vortoj, kiuj plenigas niajn vortarojn, ekaperis en la lingvo pro nepensemo de parolantoj. Tiel ili faciligas la lingvon por si mem, sed ne nepre por siaj legantoj aŭ aŭskultantoj. Por ke Esperanto retenu sian simplecon, necesas pensi.

Aliaj vortoj aperis tutsimple pro eraroj. Kiam amaso da homoj, ekzemple, kune marŝas tra la stratoj por fari politikan proteston, tio estas manifestacio. Por parolantoj de eŭropaj lingvoj, estas tro facila eraro nomi tion demonstracio – tiun vorton mi eĉ foje vidis en revuo Esperanto. Por eviti tiajn erarojn, necesas kontroli en vortaro, kiam oni ne certas pri vorto, anstataŭ senpripense supozi, ke oni jam scias. Mi memoras, kiel mi mem, kiel nesperta sed tre entuziasma esperantisto, preskaŭ skribis la vorton parmezano [piv] sur mian aĉetliston. Poste mi pensis, ke tamen estus bona ideo kontroli en la vortaro, kaj malkovris, ke tio nomiĝas en Esperanto parma fromaĝo (t.e. fromaĝo el la urbo Parma). “Ha, kompreneble!” mi pensis. “Kiel bonŝance, ke mi kontrolis!” La problemo estas ne nur, ke nespertuloj ne kontrolas, sed ke poste la vortaroj reprenas kaj disvastigas iliajn erarojn. Alia granda fonto de tiaj eraroj estas Vikipedio, en kiu nun ja aperas la kapvorto Parmezano. Konsiderante la fakton, ke tiu itala fromaĝo nomiĝas en la itala parmigiano, tiu angla-franca formo vere ne havas sencon.

Neniu normale provus aldoni novan radikon al nature evoluinta lingvo, sed ĉar Esperanto estas artefarita, eĉ komencantoj opinias, ke ili rajtas kaj povas plibonigi la laboron de Zamenhof. Mi legis iam proponon pri nova vorto ekvila en la kunteksto ekvila komerco. Kiel Esperanto elturniĝis dum la lastaj 120 jaroj sen la vorto ekvila? Tre simple: per la vorto justa. Tiun ekzemplon vi ne trovos en la paĝoj de La Bona Lingvo (bonŝance tiu propono estis mortnaskita), sed amason da aliaj: cis, humanitara, violenta ktp. ktp.

Iuj esperantistoj opinias, ke ili rajtas proponi ŝanĝon al la vorttrezoro tutsimple ĉar ili ne ŝatas ekzistantan vorton, kaj pensas, ke alia formo estus pli bona aŭ pli bela. Tiel, apud la Fundamentaj vortoj kruro, besto, vinbero kaj presi aperis gambo, animalo, uvo kaj printi. La ĉiama preteksto estas, ke estas iu esenca distingo en la signifo: ekzemple, ke kruro rilatas nur al la parto inter la piedo kaj la genuo, dum gambo estas la tuto; aŭ ke animalo rilatas al ĉiuj bestoj inkluzive de la homo. La praktika (kaj certe ankaŭ la celita) rezulto estas iompostioma anstataŭigo de la Fundamentaj vortoj per aliaj pli laŭ la gusto de ties uzantoj. La sekvo estas, ke anstataŭ lerni nur unu vorton, komencantoj devas lerni du kun praktike la sama signifo – ĉar kompreneble la malnova formo ne falas el la uzado. Kien do malaperis la facileco de Esperanto?

Por lernantoj de Esperanto estas tre kuraĝige konstati, ke ili mem povas per kombinado de radikoj kaj sufiksoj multobligi sian vorttrezoron. Bedaŭrinde, iuj esperantistoj kredigas al ili, ke tiaj kunmetitaj vortoj ne estas serioza parto de Esperanto, ke ili apartenis al primitiva fazo de la lingvo, nun superita. Tiun vidpunkton mi iam aŭdis ankaŭ de nesperta esperantisto: ŝi plendis, ke ŝi ne havas sufiĉe grandan vortprovizon en Esperanto – jes, ŝi scias, ke eblas mem krei vortojn, sed ŝi volas lerni la “ĝustan” nomon de la koncerna objekto. Evidente, ŝiaj instruistoj jam konvinkis ŝin, ke la kunmetaĵoj, kiujn ŝi mem elpensas, estas duarangaj anstataŭaĵoj, uzindaj nur se oni ne konas la “veran” terminon.

Ni ĉiuj konas la faman rakonton pri la eta Ludoviko kaj la dolĉaĵvendejo: ke vidante la rusan vorton konditorskaja (sukeraĵejo) li ekkomprenis, kiel per sistemo de afiksoj li povos limigi la bezonatan radikaron de sia nova lingvo kaj tiel faciligi la taskon de lernantoj. Ĉu ne plu validas tiu brila inspiro de Zamenhof? Ŝajne ne – precipe dum ĉiu duonbakita duonkomencanto kredas, ke li aŭ ŝi rajtas proponi aldonojn al la vortaro. Tiel ekestas situacio, en kiu la radikaro konstante kreskas, kaj lernantoj estas devigataj dediĉi horojn por studi ĝin. Tion sugestas ekzemple la paĝaro Lernu! per sia rubriko “Vorto de la tago”, kiu rekomendas amason da nenecesaj vortoj: lokalizi, delico, akomodi, fetoro, sukuri ks.

Kunmetado estas la kerno de la esperanta vortfara sistemo. Ni ne donu al komencantoj listojn de novaj vortoj parkere lernendaj; anstataŭe ni montru al ili, kiel surbaze de malgranda radikaro, ili povos mem esprimi preskaŭ ĉiujn normale bezonatajn konceptojn.

Anna Lowenstein

  • * *

La Fundamento sen peno sed kun prudento


Multaj el la problemoj en la pasinta kaj en la nuna mondo venas el laŭvorta interpretado de sanktaj libroj. Ankaŭ la Fundamento estas iusence la sankta libro de la parolantoj de Esperanto. Ĝi estas en tiu senco sankta, ĉar kiel Zamenhof diris en la Antaŭparolo: “Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre fari en nia Fundamento eĉ la plej malgrandan ŝanĝon!” Ĝi, do, estas la normodona lingva libro por la komunumo de la esperantistoj.

Do, se iu volas scii, kiel teorie devus funkcii Esperanto, oni ne povas fari ion alian ol legi kaj relegadi la Fundamenton kaj klopodi eltiri la regulojn. Tio estas esence la sama laboro, kiun faras lingvistoj, kiam ili devas kompreni la regulojn de iu ajn lingvo en la mondo, nur ke ilia tasko estas iom pli malfacila. Ne disponante pri skribita teksto same aŭtoritata, ili devas aŭskulti la parolantojn de ekzemple aŭstralia praloĝanta tribo, registri ilin kaj poste analizi la lingvon.

Ni provu vidi, kion la Fundamento legata sen antaŭjuĝoj povas instrui al ni en la kampo de vortoj kaj vortaroj. Tiujn instruojn vi trovos en la konsiloj pri unuopaj vortoj en ĉi tiu libro.

Nia ĉefa mesaĝo volas esti: legu la Fundamenton kaj interpretu ĝin per komuna prudento.


1 – En Esperanto, principe, ne ekzistas duoblaj vokaloj aŭ duoblaj konsonantoj.

En multaj lingvoj oni havas duoblajn vokalojn/konsonantojn aŭ longajn vokalojn/konsonantojn. Laŭ la simboloj de la Internacia Fonetika Alfabeto oni indikas ilin per dupunkto post la litero: “a:” = “longa a”, “k:” = “duobla K”.

Se oni legas la Fundamenton oni unue trovas la ĝeneralan regulon 9-an, kiu asertas, ke “Ĉiu vorto estas elparolata absolute kiel ĝi estas skribita.” Poste oni trovas en la 2-a Ekzerco de legado la vortojn “Ré-e”, “Heró-o”, “Konscí-i”, kiuj klare montras, ke du vokaloj skribitaj sinsekve estas elparolindaj aparte. Ankoraŭ poste oni vidas, ke vortoj, kiuj en la fontlingvoj havis duoblajn konsonantojn, estas normale prezentataj en Esperanto per radikoj kun simplaj konsonantoj, ekzemple “pomme” en la franca iĝas “pomo”, “allumette” iĝas “alumeto”, kaj tiel multe pli. Tio estas la normala kaj ĝenerala regulo en Esperanto. Se iu povas trovi kontraŭekzemplon en la Fudamento, bonvolu diri.

Sed jen du “esceptoj”!

En la Gramatiko, regulo 16-a, ni trovas “La finaĵoj de la substantivoj kaj de la artikolo povas esti forigataj kaj esti anstataŭataj de apostrofo. Ekzemple: Ŝiller’ anstataŭ Ŝiller’o.”

En la 36-a Ekzerco oni havas la frazon: Petro, Anno kaj Elizabeto estas miaj gefratoj.

Temas evidente pri personaj nomoj, pri kiuj Zamenhof hezitis, kion fari. Ĉu skribi ilin komplete asimilitaj Ŝilero kaj Ano, ĉu lasi ilin nur duone asimilitaj?.

Ĉu tio sufiĉas por aserti, ke en Esperanto povas ekzisti duoblaj konsonantoj en radiko, kaj skribi trankvile “finno”, “gallo”, “villo”, kaj tiel plu? La leganto juĝu mem, sed komuna prudento kaj ankaŭ seriozaj sciencaj kialoj, indikas, laŭ mi, ke oni ne rajtas enkonduki en Esperanton regulon, kiun ĝi ne havas. Cetere la kapablo distingi en la elparolo inter simpla kaj longa konsonanto, ne ekzistas en multegaj lingvoj. Kial ŝarĝi la lernantojn de Esperanto per plia malfacilaĵo?

En la sama rubriko oni devas ekzameni ankaŭ la provojn forigi la 9-an regulon: “Ĉiu vorto estas elparolata absolute kiel ĝi ests skribata.” kaj la klarajn indikojn de la 2-a Ekzerco de legado: “Ré-e”, “Heró-o”, “Konscí-i”.

Ĉiam en Esperanto oni skribas du samajn konsonantojn, kiam tiuj troviĝas apude en vort-kunmetoj: lit-tuko, for-rapidi, ktp. Ĉiam oni legis laŭ la indikoj de la Ekzerco de legado: lit-tuko, for-rapidi, alivorte klare aŭdigante la du konsonantojn. Nun oni provas pravigi la legadon lit:uko kaj for:apidi, pro tio ke oni emas fari tion por pli facila kaj senĝena elparolado.

Jen okazo en kiu, oni ne rajtas ŝanĝi la principojn de la lingvo, kiujn montras la Fundamento. Oni estas provanta krei novan lingvon.


2 – Vortkunmetado estas normala maniero formi novajn vortojn

Nia hipoteza marsa lingvisto, kiu provus lerni Esperanton el la Fundamento, ne havus dubojn: vortkunmetado estas la normala maniero formi novajn vortojn en Esperanto. Li unue trovus la regulon 11-an: La kunmetitaj vortoj rezultas el la simpla kuniĝo de la formantaj elementoj, kunskribitaj sed dividitaj de malgrandaj streketoj. La ĉefa vorto devas ĉiam esti en la fino. La gramatikaj finaĵoj estas konsiderataj vortoj. Ekzemple: vapor’ŝip’o (ŝipo funkcianta per vaporo) konsistas el vapor – vaporo, ŝip – ŝipo, o – finaĵo tipa por la substantivo.

Tra la tuta ekzercaro li trovus ĝangalon da kunmetitaj vortoj de ĉiuj specoj.

- Mia frato ne estas granda, sed li ne estas ankaŭ malgranda: li estas de meza kresko.

- Li estas tiel dika, ke li ne povas trairi tra nia mallarĝa pordo.

- Haro estas tre maldika.

- La nokto estis tiel malluma, ke ni nenion povis vidi eĉ antaŭ nia nazo.

- Tiu ĉi malfreŝa pano estas malmola, kiel ŝtono.

- Ni forte malestimas tiun ĉi malnoblan homon.

- La fenestro longe estis nefermita; mi ĝin fermis, sed mia frato tuj ĝin denove malfermis.

- La loĝantoj de unu regno estas samregnanoj, la loĝantoj de unu urbo estas samurbanoj, la konfesantoj de unu religio estas samreligianoj.

Kaj fine li trovus la amuziĝon de Zamenhof en la lasta ekzerco de la Ekzercaro:

- Sano, sana, sane, sani, sanu, saniga, saneco, sanilo, sanigi, saniĝi, sanejo, sanisto, sanulo, malsano, malsana, malsane, malsani, malsanulo, malsaniga, malsaniĝi, malsaneta, malsanema, malsanulejo, malsanulisto, malsanero, malsaneraro, sanigebla, sanigisto, sanigilo, resanigi, resaniĝanto, sanigilejo, sanigejo, malsanemulo, sanilaro, malsanaro, malsanulido, nesana, malsanado, sanulaĵo, malsaneco, malsanemeco, saniginda, sanilujo, sanigilujo, remalsano, remalsaniĝo, malsanulino, sanigista, sanigilista, sanilista, malsanulista k. t. p.

Estante racia, kiel ĉiuj loĝantoj de Marso, li konkludus ke vortkunmetado estas la normala maniero formi novajn bezonatajn vortojn en Esperanto. Kaj la samon li trovus, se li aŭskultus la normalajn parolantojn, kiuj diras,ekzemple, “glaso-sub-ten-ringo”.

Sed, se li aliĝus al la asocio “Esperantologoj anonimaj” kaj demandus la prezidanton, kial oni ne diras “Esperanto-sciencistoj sennomaj” oni dirus al li, ke temas pri vortoj el la granda (okcidenta) kultura tradicio, kiujn oni ne povas malhavi, ankaŭ ĉar ili estas en la angla kaj en franca lingvoj. Same oni klarigus al li, ke ne ekzistas tia regulo en Esperanto, ĉar Zamenhof diris “tago” kaj “nokto”, ne “tago” “maltago” kaj sekve oni rajtas diri “longa” kaj “kurta”. Iu, kiu “rezonas” tiel neniam ricevos vizon por Marso.

Kvankam tiu regulo, almenaŭ en la kapo de la simpluloj, daŭre funkcias, oni insistus, ke oni ne devas diri “malsanulejo” sed “hospitalo”, kaj ve al tiu, kiu kuraĝus diri “biologiisto” (biologi’ist’o) anstataŭ “biologo”.

Multajn tiajn marsajn konsilojn vi trovos en ĉi tiu libreto.


3 – Ĉu vi parolas klere kaj greke aŭ kompreneble?

En multaj regionoj de la mondo ekzistas disniveligo de la lingvoj (fenomeno, kiun lingvistoj normale nomas ‘diglosio’). Esence temas pri la fakto, ke la sama lingvo-komunumo uzas unu lingvon (aŭ variaĵon de lingvo) por uzo en la familia kaj neformala rilatado kaj unu alian lingvon (aŭ lingvovariaĵon) por funkcioj pli solenaj, pli prestiĝaj. Ekzemple oni uzas la parolatan araban por enfamiliaj konversacioj sed la modernan norman araban por intervjuo en la televido kaj fine la tute klasikan araban por religiaj ceremonioj.

En Esperanto ankaŭ enŝteliĝas la eŭropaj ideoj pri la beleco de tiu situacio. Dum jarmilo en Eŭropo oni parolis iun ajn el la modernaj eŭropaj lingvoj kaj skribis en la latina. Post la fino de la latina, tamen oni plukreis ĉiujn sciencajn nomoj el grekaj kaj latinaj elementoj. Vere kleraj homoj povis longe post la renesanco ankoraŭ skribi en la latina, kaj en la modernaj tempoj ankaŭ kompreni la latinan kaj parte la grekan. Pro tio se vi estis klera kaj volis paroli per supera lingvo, vi ne diris “koro” sed “kardio/kardjo”, “instruisto” sed “pedagogo” ktp. en malsamaj miksoj en malsamaj landoj de Eŭropo.

La supereco de kuracistoj konsistis dum jarcentoj el tio, ke ili parolis nekompreneble por la pacientoj. Tio okazis ankaŭ pri la literaturo. Ju pli la lingvo estis nekomprenebla por la normala popolo, des pli ĝi estis taksata poezia.

Tiuj ideoj laŭgrade malaperadas el eŭropaj lingvoj en la lastaj du jarcentoj sed je malsamaj ritmoj en malsamaj landoj. Kaj nun oni vidas la saman emon per uzado de anglaj esprimoj, kiujn la popolo ne komprenas.

Kion faris Zamenhof? Estante geniulo, li kaptis la evolutendencojn jam klarajn en la dua duono de la dek-naŭa jarcento, kaj produktis lingvon kun nur unu lingvonivelo.

Vi povas legi la Fundamenton 100 fojojn kaj tamen vi ne trovas la parojn: geografo-geografio, biologo-biologio, nek kardiografo-kardiografio, ktp.

Sed post Zamenhof venis la Lingva Komitato, kiu en la epoko de la Ido-skismo, pensis bone, ke oni povas batali kontraŭ la naturismaj ideoj de ĝiaj parolantoj, enmetante amason da radikoj eltiritaj el okcidentaj lingvoj, kaj la tutan superan nivelon grekan kaj latinan. Jen kelkaj ekzemploj laŭ grupetoj .

En la unua grupo estas vortoj, kiuj rekte kontraŭstaras la vorto-faradon de Esperanto laŭ la Fundamentaj reguloj. Ĉu vi memoras pri la dismeto de la ideoj en neŝanĝeblajn radikojn , kiun havis en la menso Zamenhof?

antipatio: malsimpatio aŭ malinklino
anonima: sennoma
tragikomedio: tragedio, kies finiĝo estas feliĉa

Ni ne komentu pri la enkonduko de la radiko “tragi-“, kiu ŝajne validas nur en ĉi tiu okazo.

Eble ankaŭ

antipodo: loko de la tero, kuŝanta sub niaj piedoj sur la alia duonglobo
estas parto de la enkonduko de la radiko “anti-“ tre vivanta ankaŭ nuntempe en, ekzemple, “antisemit-“, kiun mi nomus “kontraŭ-ŝem-id-“.

La dua grupo rilatas al la fifama sistemo geografio-geografo, kiu firmigas sian ĉeeston, kaj donas eblecojn al postaj generacioj fari multe pli da strangaĵoj.

filozofio: scienco pri la esencaj plej ĝeneralaj principoj kaj kaŭzoj de la estado.
filozofo: scienculo, kiu esploras kaj pritraktas la filozofion.

mito: tradicia fabela rakonto pri antikvaj dioj kaj praaj tempoj.
mitologio: tradiciaj fabelaj rakontoj de la antikvuloj pri la dioj kaj duondiaj herooj.

filologio: scienco, kiu . . . esploras la lingvojn kiel organojn de la spirita vivo de la popoloj.
filologo: scienculo, kiu studas la filologion

astrologio: arto diveni ion estontan laŭ la astroj
astrologo: astrologiisto

astronomio: scienco pri la astroj
astronomo: astronomiisto

filantropo: humanulo, homaramanto aŭ bonfarema homo
filantropio: humaneco, homaramo aŭ bonfaremo

teologio: metoda studo pri Dio kaj diaj aferoj
teologo: teologiisto

Iom aparta estas la pozicio de:

inkvizicio: mezepoka eklezia institucio kaj tribunalo.
inkvizitoro: membro de la inkvizicia tribunalo

direkcio
direktoro

ktp.

kiam komenciĝas la kvazaŭregulo literaturo/literatoro. Abundas krome la kvazaŭgrekaĵoj:

apologo: fablo.

epigrafo: mallonga surskribo, metita sur konstruaĵo por indiki ĝian destinon, daton k.t.p.

epigramo: mallonga versareto esprimanta satiran kritikon.

prologo: parto de teatraĵo, kiu anoncas kaj preparas la agon.

epilogo: fina parto de verko, kiel malo de prologo.

epiteto: adjektivo, aldonata senpere al substantivo, por ĝin kvalitigi.

epizodo: flanka agado, ne streĉe ligita kun la ĉefa temo, en rakonto aŭ poemo.

kaj ĝenerale la okcidentaĵoj:

manuskripto: manskribaĵo, skribaĵo destinita por presiĝo.

beletristiko: literaturo laŭ la artisma vidpunkto.

depeŝo: urĝa sciigo, sendita per rapida vojo, precipe per telegrafo.

kavalerio: parto de armeo konsistanta el rajdsoldatoj.

spado: glavo konsistanta el longa, rekta, mallarĝa, pinta kaj unutranĉa aŭ dutranĉa klingo kun tenilo

adjutanto: oficiro, kiu komunikas al la subuloj la ordonojn de generalo

aŭtentika: nedubeble certa, vera aŭ originala, oficiale certigita

hekatombo: buĉofero el cent bovoj, ĉe antikvuloj

La premion inter la oficiale aldonitaj vortoj povas ricevi la radiko “kanon-“, al kiu oni donas tre malsamajn signifojn.

kanono: 1. pafilego. 2. eklezia regulo, koncernanta la kredon kaj obeendajn devojn. 3. ekleziaj katalogoj de a sanktuloj aŭ de la sanktaj libroj.

Per ĉi tio la lingva komitato ŝajnas diri: ankaŭ en Esperanto ekzistu vortoj kun pli ol unu signifo tute inter si nerilataj.

La verkon de la tiama Lingva Komitato daŭrigis kun elano la postaj generacioj, en kiuj oni konstante plu provis forigi la radikojn ĝermanajn aŭ rusajn enkondukitajn de Zamenhof. Se li mem ne estus protektinta per la Fundamento vortojn kiel “fingro” kaj “tago” kaj “prava”, nun ni certe dirus “deto”, “ĵurneo” kaj “rajta”. Preter la ŝerca tono, efektive statistikaj kalkuloj pri la morfemaro de Esperanto de la Universala Vortaro tra Plena Vortaro ĝis Plena Ilustrita Vortaro, montras ke la procentaĵo de enkondukitaj morfemoj nek francaj nek anglaj praktike emas reduktiĝi al nulo en la lastaj tempoj .

En ĉi tiu libreto vi trovos alternativajn esprimojn por la alt-kulturaj grek-latinaj vortoj.

4 – La dekkvina regulo: ĉu labor-azeno aŭ troja ĉevalo?

Ĉiuj konas preskaŭ parkere la 15-an regulon de la komenca Esperanto-gramatiko: La tiel nomataj vortoj fremdaj, t.e. tiuj, kiujn la plimulto de la lingvoj prenis el unu fonto, estas uzataj en la lingvo Esperanto sen ŝanĝo, ricevante nur la ortografion kaj la gramatikajn finaĵojn de tiu ĉi lingvo. Sed kiam en unu kategorio pluraj vortoj malsamaj derivas de unu sama radiko, estas pli bone uzi senŝanĝe nur la vorton fundamentan kaj la ceterajn formi el tiu ĉi lasta laŭ la reguloj de la lingvo Esperanto. Ekzemple: tragédie - tragedi’o, tragique - tragedi’a“ .

Ĉi tiu regulo estas tre grava, ĉar ĝi permesis al la lingvo evolui per natura metodo. Kiam la tuta mondo parolas pri “modem” oni rajtas preni tiun radikon kaj krei la novan vorton “modem-o”.

Estas kompreneble necese, atenti pri la dua parto de la regulo, tio estas preni nur la bazan radikon. Tio estas iom malfacila, ĉar la rezulto estas vortoj ne plu internaciaj. Oni atendus en Esperanto la serion: redakt-i, redakt-ist-o, redakt-ej-o, redakt-ist-ar-o, sed Zamenhof mem ne sukcesis rigore sekvi tiun regulon kaj en la Universala Vortaro ni trovas redakci- kaj redaktor-.

Kaj jen ree la bezono pri komuna prudento. La fakto ke Zamenhof mem ne sukcesis ĉiam sekvi la regulon, ne povas esti preteksto por krei novan escepto-regulon: La dua parto de la 15-a regulo ne aplikiĝas!”

Krome en la tempoj de Zamenhof, li povis pensi nur pri Eŭropaj lingvoj. Io komuna al la latinidaj, ĝermanaj kaj slavaj ligvoj estis komplete internacia kaj rajtis eniri la lingvon.

Nun ni ne plu povas sekvi tiun regulon. La komunikaj eblecoj nuntempaj devigas nin pensi ankaŭ pri la lingvoj ĉina, indonezia, japana, persa, araba ktp. Nur tio, kio estas komuna al lingvoj de ĉiuj mondopartoj povas esti konsiderata prenita de la “plimulto de la lingvoj”. La konscio pri tio malrapide progresas. Unuan proponon klaran al tiu direkto faris Andreas Kueck . Oni povas diskuti pri la propono de Andreas Kueck, kaj oni rajtas havi malsamajn ideojn pri la apliko de tiu regulo, sed restas la fakto, ke Andreas Kueck havas la meriton diri klare tion, kion multaj, inkluzive de mi, pensis sed ne kuraĝis diri. Verdire en antaŭaj jardekoj kelkaj japanoj komencis proponi la neceson maleŭropigi Esperanton, sed ili estis kutime konsiderataj “stranguloj”.

Ankaŭ en ĉi tiu kampo, eble la komuna prudento devas helpi. Verŝajne ne oportunas ŝanĝi vortojn bazajn de Esperanto, ekzemple “maljuna” per “olda”, sed oni povas krei multajn novajn vortojn per kunmetado laŭ modeloj de la ĉina, de la japana, de la araba ktp. Ankaŭ tio estas apliko de la 15-a regulo.

Esence, laŭ mi, la 15-a regulo devas resti “labor-azeno”, kiu permesas al Esperanto evolui senprobleme, ĉiutage per aldono de novaj bezonataj radikoj, sed ĝi ne rajtas iĝi “troja ĉevalo ”, alivorte ilo por igi Esperanton tre simila al Interlingua, alivorte al lingvo plena je okcidentaĵoj kaj servanta nur al disportado tra la mondo de la sola, grava, granda kaj vera kulturo, la nia.

5 - Konklude

La Fundamento restas nia modelo. Oni devas interpreti ĝin per komuna prudento, kaj provi vivigi ĝiajn principojn, ne la unuopajn esceptojn. Tio, kio gravas estas la granda bildo, estas la klaraj principoj de facila, senescepta, aglutina lingvo. Ankaŭ la tutmondigo de la vortara materialo povas esti rigardata kiel principo venanta el la Fundamento, kiu provis esti kiel eble plej internacia en sia tempo.

Renato Corsetti