Esperanta Instruado. Pli ol nur enhavo

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


Esperanta Instruado. Iom pli ol nur enhavo

Skribas Viko

Resumo

Esperanto estas pli ol lingvo. Gravas ĝia internacieca sinteno. Kurso pri Esperanto estu tia, ke lernantoj sentu la internaciecon. Tio signifas, krom aliaj asertoj, ke la mondo kaj ne nur kelkaj potenchavaj landoj, havu la saman videblecon en la materialoj, en la ekzemploj, en la spertoj, en la etoso kursa.
Nuntempe ĉi tio ne okazas. La libroj pri historio, literaturo, arto, komunumo ktp plurfoje ŝajnas materialoj pri la eŭropdevena Esperantujo. En tio gravas ankaŭ la sinteno. Pluraj spertoj en Esperantaj renkontiĝoj (ne nur instruaj) fortigas la senton, ke okcidentanoj bezonas konsciiĝi pri aliaj kulturoj fone kaj utile. Por eniri en la kunsolvadon kaj plibonigon, eble utilas pensi pri aranĝo de kursoj, kiuj zorgos pri sintenoj, enhavoj kaj spertoj ĉeestaj kaj neĉeestaj. Aranĝi kurson (internacia aŭ loka) ne nur temas pri la atingo de bonaj materialoj, kvankam tiu paŝo gravegas, sed pri la zorgo de tio, kio igas Esperanton pli ol lingvo.

Enkonduko

Ĉi tiu eseo celas organizi kelkajn pripensaĵojn kaj spertojn rilate kaj al la enhavo kaj al la sinteno en la instruo de Esperanto (ĉu e-instruo?). Ne rilatas al teknikoj aŭ metodiko. Ankaŭ ne rilatas al konkreta kurso en Esperantujo aŭ konkreta escepta sperto. La teksto klopodas surface respondi la demandon "Se Esperanto esta pli ol nur lingvo, kia estu ĝia instruo?" La respondo ne estas neŭtrala, sed aranĝita ekde la vidpunkto, ke Esperanto estas ankaŭ komunumo, historio kaj kulturo internaciaj. Plie, ne temas pri iu ajn internacieco. La listo de manifestoj kaj deklaracioj, kiujn la komunumo naskadas, kaj la publikaj celoj de la ĉefaj organizadoj, substrekas defendi la diversecon, labori por la justeco kaj praktiki la toleremon. Per tiaj kondutiloj, kia estu la e-instruo? Ĉi tiu teksto ne celas inspiri la konkludon, ke la instruo devas esti nur tia. Oni akceptu plurajn vidpunktojn. En la e-historio gravas tiu aserto de la unua kongreso, kiam la priskribo de esperantisto akceptis nur la lingvan flankon. Tiel, la e-instruo estu prigramatika, ekzemple. Ĉi tiu teksto havas sencon ekde la alia vidpunkto, per kiu oni kohere konkludu, ke la e-instruo estu internacieca, tolerema, justa kaj defendanta de la diverseco. Per tiu celo la teksto trapasas kvar momentojn: enhavo, internacieco, sinteno kaj aranĝo.

Pri la enhavo

Krom lingvo, Esperanto estas komunumo, historio kaj kulturo, eĉ iom da ideologio. La ideologio ne damaĝas la neŭtralecon nek la toleremon. Ekde la filozofa kaj socia vidpunktoj (ne nur politika), ideologio rilatas al la maniero senti la mondon, preferi aŭ interpreti ĝin, kiu siavice faciligas esti en la mondo laŭ kohera maniero. La manifestoj kaj deklaracioj klare estas ideologiaĵoj. La maniero aranĝi tiujn kvin erojn (lingvo, komunumo, historio, kulturo kaj ideologio) akceptas plurajn alirojn. En konkreta kurso, ekzemple, oni povas starigi du studobjektojn aŭ paralelajn vojojn. Unu estas gramatika, la alia estas miksaĵo de la ceteraj flankoj. La nomo ne tiom gravas. Imagu "Historio de Esperanto". Tien oni enmetu ankaŭ literaturon, manifestojn, strukturojn de la movado ktp. Por ne esti tro abstrakta, ni iom tuŝu tion, kiu kutime konsistigas la historion, la literaturon kaj la gramatikon. Lasu min esti iom kritikema. En psikologio oni diras, ke se oni ne konscias pri sia problemo, ne alvenos la solvo. Do mi nur parolos pri la problemo, kaj petas al vi paciencon. La konkludo ne estos, ke la e-instruo estas katastrofo, sed ke ni povas plibonigi ĝin. Vi rimarkos, ke mi ne parolas pri konkreta kurso, sed ĉefe pri materialoj.

Historio

Kia estas la historio de Esperanto? Mi povas paroli pri tio, kion mi legis en strukturitaj kursoj, tio kion mi trovis kiam serĉis rete, tio kion mi legis de libroj publikigitaj, tio kion mi aŭskultis kiam parolis kun aliaj pri ĉi tiu temo. La rezulto ĉiam alportas la saman enhavon: la historio de Esperanto verŝajne estas la historio de Esperanto en Eŭropo. Kompreneble la unuaj momentoj ekde 1887 ĝis la kongreso en Bulonjo sur Maro ĉefe kerne vaste estas eŭropaj. Sed rapide la komunumo kreskiĝis, kaj la unuajn jarojn de la pasinta jarcento en pluraj landoj stariĝis asocioj, unuiĝoj, kluboj ktp. Ekzemple oni povas legi, ke en Japanio tio okazis en 1906. Kaj poste legos aŭ aŭskultos nenion pli. Ĉu japanoj mortis? Ĉu dum unu jarcento ili nur okupiĝis pri la farbado de la muroj de la kluboj, institutoj ktp? Kial en la oficialaj aŭ kutimaj aŭ disvastigataj tekstoj pri la historio de Esperanto oni legas ĉiam preskaŭ la saman enhavon, kiu emas komenciĝi kaj finiĝi ĉe Eŭropo? Kiom da homoj iom scias pri la grava rolo de 劉師復 [Iu Ŝifu] en la disvastigo de la lingvo Iu Ŝifu] en la disvastigo de la lingvo kaj la interna ideo en Ĉinio la unuajn jarojn de la pasinta jarcento? Kiom pri la rolo de Esperanto en la pacigo de la rilatoj inter la tri aziaj gigantoj? Azio estis kaj estas forta je la flanko de Esperanto. Oni devus legi minimume kvaronon de la libro, de la teksto aŭ de la retpaĝo tute rilatita al Azio.
Kaj kio pri Afriko? Vere Afriko estas la ĉiama forgesata parto el la mondo. Post naski la homaron, ŝajnas ke ĝi jam ne havas iun ajn rolon. De longe Afriko estas la rubujo de Okcidento, kie eĉ la potenchavaj landoj klopodas ĉefroluligi siajn oficialajn lingvojn, ĉefe Francio kaj Britio, kaj lastatempe Ĉinio. Sed ankaŭ en Afriko Esperanto havas historion, kiu komenciĝis ĉefe en la dua jardeko de la pasinta jarcento en la francaj kolonioj. Kaj tiu historio devas esti konata. Pro sia ideologio Esperantujo ne povas labori same kiel la kutimo, kaŝante la realon de Afriko.
Ameriko ankaŭ estas iom aparta. Pluraj hontindaj paĝoj de la historio montras, ke la kontinento tuta estis prenita de la okcidentaj manoj. Sed la movadoj Esperantaj tie havas sian propran personecon. Ĉefe en la hispanaj kaj portugalaj landoj, la indiĝenoj ne estis tute mortigitaj, kaj la travivantoj jam sentas sin mem fortaj kaj rajtohavantaj, proponante mirindajn modelojn kaj praktikojn por la libereco, la memstareco kaj la justeco. Ili riĉigas la okcidentajn vidpunktojn, tiel ke Esperanto estas aparta en Ameriko, havas fortan personecon. Kie oni povas trovi ion pri tio? Ekzemple, Juan Ramón Rodríguez [Iu Ŝifu] en la disvastigo de la lingvo ĥŭan ramon' rodriges] verkis libron pri la historio de Esperanto nur en Kubo, kiu ekpaŝis en la frua jaro de 1904 —antaŭ la Unua Kongreso!— kaj havis rolojn dum la Kuba Revolucio. Mi trovis tiun informon serĉante iun ajn datumon pri Esperanto en Ameriko. Informojn kiel ĉi tiujn mi ne renkontis en la kutimaj menciitaj disvastigitaj rimedoj instrui Esperanton. Eŭropo estas malgrada duoninsulo. Ni ekzercu. Mi proponas, ke vi prenu mapon de la mondo kaj metu pinĉilon en ĉiun punkton, kiu estas traktata (traktata kaj menciita ne samas) en la tekstoj pri la monda historio de Esperanto. Poste rigardu la rezulton. Kaj poste respondu la demandon, ĉu Esperanto estas internacieca.

Literaturo

Same oni povas pensi pri literaturo. Sed ĉi tie la afero bezonas malsaman aliron. Malfacile ni dubos, ke la lingvo Esperanto sufiĉe pli similas al eŭropaj lingvoj ol al tiuj, kiuj propras en aliaj kontinentoj. Unu el la konsekvencoj estas, ke eŭropanoj kaj eŭropdevenanoj pli rapide kaj facile regas la lingvon. La literaturo logike respegulos tion. Se oni nur pensas pri tia funkciado, la manlibroj, tekstoj kaj aliaj kanaloj pli mencios eŭropan literaturon ol aliajn. Sed pli kaj nur estas malsamaj adverboj. Eĉ eblas pluraj mezuroj de tia pli. Ĉu ĉinoj, koreoj, vietnamoj, sudafrikanoj, beninanoj ktp skribis nenion? Ĉu ĉio kion ili skribis teruras ekde la beletra vidpunkto? Vere de la longega ĉina tradicio pri poezio, nenio okazas Esperante? Ĉu en Esperantujo homoj ne verkas laŭ la japanaj tutmondaj famaj poemformoj? Verŝajne la aliaj kontinentoj ankaŭ povus plenigi librojn pri literaturo. Io el tio meritus havi gravan ĉeeston en la manlibroj. Plie, kvankam mi akceptas la diskuteblecon de la sekvanta aserto, oni helpu la memfidon de aliaj landoj, por ke ili rimarku sian ekziston en tiaj publikaĵoj, tiel ke la memfido helpos iel korekti la malekvilibron je ĉi tiu flanko. Mi memoras konkretan pripensaĵon, kiam mi estis infano. La radio sonigis kantojn, plurajn el kiuj mi ne ŝatis. Sed post aŭskulti ilin sufiĉe da fojoj, mi komencis senti, ke la kantoj beliĝas. Ju pli aperas des pli belas. Tiu principo kernas en la merkato de la muziko. Mi ne asertos, ke tute same okazas en literaturo. Ni povas diskuti ĉu la literaturo samas ĉu ne. Sed ni akceptu almenaŭ, ke ju pli oni alkutimiĝas al konkreta stilo aŭ stilaro des pli ĝin ŝatas. Aliaj manieroj literaturumi povas esti taksataj iom strangaj unuajn momentojn. Sed se la homoj havas la saman cerbon ĉie, se ĉie la homaro evoluiĝis, se ĉie estas civilizacio, do ĉie estas verba arto (voĉa aŭ skriba) kaj la plej bela loĝas en ĉiu lando, ekde la vidpunkto de ĝiaj landanoj. Ĉie homoj konas la lastajn muzikajn produktaĵojn, kiuj alvenas el Usono. En Hispanio multaj junuloj ne konas ion pri flamenko, sed povas trafe listigi la lastajn sukcesajn kantojn disvastigitajn de la MTV-kanalo. Eble ni iom simile faras pri la e-literaturo. Sed Esperanto estas internacieca, justa... Do ni ne faru. Blogoj, libroj, kursoj pri e-literaturo emu enhavi grandan procenton de produktaĵoj ne eŭropdevenaj. Al la literaturo kiel grava parto el la kulturo, oni aldonu ankaŭ la saman prienhavan sintenon al muziko kaj al aliaj kulturkampoj, tiel ke komencantoj jam ekde la unuaj paŝoj sentu, ke Esperanto estas internacia bonega realo. Same oni pensu pri radioj, ĵurnaloj, filmoj, konkursoj ktp. Unu el la plej famaj konkursoj nuntempe en Esperantujo estas la ĉina Teo kaj Amo. Estus bone renkonti ĝin en la ĝeneralaj tekstoj pri artoj Esperantaj uzindaj en la instruo.


Lingvistiko

Grava flanko estas gramatiko aŭ pli ĝenerale lingvistiko, kiu plurfoje konsistigas izole la kursojn kaj librojn. Rilate al ĉi tiu temo mi devas preskaŭ silenti ĉar ne fakas pri tio. Mi nur studis la hispanan kaj Esperanton. Ambaŭ uzas similan — sed ne tute egalan— sistemon por klopodi kompreni la lingvojn. Mia sento kiel studento, estas ke la rezulto ŝajnas ne planitan domaĉon. Unue iu planis domon (tio estas teorio pri ia flanko el la lingvo) kaj realigis ĝin. Poste alia kritikis la rezulton, plej eble avertante, ke tia domo ne utilas por enhavi ĉion. Do la posedanto de la ideo aŭ la postaj defendantoj aldonas ĉambron por enmeti la novajn informojn. Sed tio ne sufiĉas. Rezulte, post pluraj ĉambretoj, malfacilaj ŝtuparoj, truoj ktp la domo ŝajnas iom freneza. La aŭtoroj ne deziras akcepti, ke eble iliaj modeloj iom malbone kondutas. Ili defendas la komencantan ideon ekde la unua momento ĝis la fino aŭ la emeritiĝo. Kutime tiuj homoj tiom aktivaj kaj publikigemaj estas okcidentanoj. Kohere la domaĉo pli utilas por la okcidentaj lingvoj. Mia scivolemo estas ĉi tiu: Ĉu en aliaj partoj el la mondo la kleruloj jam pensis sian lingvon kaj teoriumis starigante konkretajn modelojn por lingvistike kompreni ĝin? Plej eble jes. Kaj kiaj tiuj teorioj estas? Se oni starigas rapidan kurson pri Esperanto, ĉi tiuj aferoj malfacile havos lokon. Sed se temas pri longan kurson aŭ pri specifa lingvistika kurso, estus bone eniri en tian aferon kaj scii, ĉar Esperanto estas internacia. Ekzemple, en la ĉina estas elementoj nomitaj klasifikigoj, kies rolo estas inter substantivo kaj numeralo, sed ne estas precize iu el ambaŭ. Esperanto havas ankaŭ aliajn elementojn, kiuj strangas laŭ la kutima lingvistiko, kiel la verbaj adjektivoj. Certe estas pluraj aliroj. Sed finfine ĉiuj lingvoj devas esti trude komprenataj kaj analizataj laŭ modelo starigita por kompreni ĉefe la francan, la anglan kaj la germanan (eble ankaŭ la rusan), ĉar ili estas la gepatraj lingvoj de la ĉefaj unuaj aŭtoroj agnoskitaj en la nomita internacia bibliografio. Kaj ni, esperantistoj, kunlaboras por nomi ĝin internacia. Tikla estas la temo pri, kio estas scienco kaj kio ne. Se oni akceptas, ke iu konkreta koncepto estas scienca, do la vorto ligita estas termino, kaj finfine oni emas uzi tiun terminon, ĉar tio faciligas la fakan komunikadon. Sed mi sentas, kiel studento, ke la lingvistikaj terminoj estas diskuteblaj, ĉar kvankam ŝajnas ke oni sekvas la principon de internacieco, oni ankaŭ rajtas diskuti pri la nocio de internacieco, nome la vera internacia deveno de la terminoj. Kaj ni jam scias, ke lingvo kaj pensmaniero venas kune. Ĉu diskutendas la pensmaniero kiu bazigas la uzon de la vorto internacia?

Kio estas internacieco

Scienco kaj Esperanto koincidas en pluraj punktoj. Unu el ili estas la emo esti internacia. De malfacile mezurebla kvanto de sciencaj publikaĵoj, kiuj alvenas ĉefe de la meza kaj suda Ameriko, oni povas scii, ke almenaŭ la nuntempa internacieco de la scienco estas diskutenda kaj diskutata, ĉefe rilate al la sociaj kaj prihomaj sciencoj. Multaj esploristoj tie konkludas, ke la realo tute malsamas: unu parto el la mondo kondutas kiel fabriko de modeloj, kaj la ceteraj emas akcepti ilin, adapti ilin aŭ simple ludi publikige per ili sen celi vere apliki la modelojn en la lokan realon. Ĉe Esperanto ne nur ŝajnas same, sed eĉ mia ne longa sperto sufiĉas por rimarki, ke tia konduto pri nomado estas sufiĉe videbla eĉ malkomfortiga. Mi prenos la ekzemplon de la vorto ĵus uzita: nomado. Temas pri la ago nomi, tio estas nom'ad'o. Iam mi bezonis ĝin, kaj estis mia tiama kutimo de komencanto viziti PIVon kaj kontroli, ĉu tiu vorto jam ekzistas kaj havas alian signifon. Surprizige mi trovis homonimon, nomad'o: Membro de tribo, klano ks, kiu konstante migras de loko al alia, ne havante fiksan restadejon. Eble la unua homo kiu bezonis tian koncepton povintus elekti alian solvon, ekzemple klopodi atingi kunmetaĵon, kvankam tio ne facilas nek rapidas. Aŭ tiu homo povintus preni la radikon de aliaj lingvoj por ne damaĝi la reklamon de Esperanto kiel internacia lingvo. Mi serĉis, kiel aliaj lingvoj vortigis la koncepton. La rezulto estas en la apuda tabelo. Kompreneble mia sento estas, ke post la enmeto de nomad'o en la vortaron, Esperanto iĝis pli okcidenta. Bedaŭrinde temas pri ekzemplo de vasta kutimo, ne pri escepto. Sed ne ĉiuj sentas same. Eĉ tute malsame. Ĉar la radiko nomad' estas en tiom da eŭropaj lingvoj, oni sentas ke ĝi sufiĉe internacias. Ĉu vere? Ĉu tia konkludo meritas aperi rigardante la enhavon de la tabelo?


lingvo

vorto prononco

angla

nomadic nomadeic

araba

بدوي badaŭjen

ĉina

游牧 joumu

franca

nomade nomad

germana

nomade nomade

hinda

घमक्कड़ ु gumokal

hispana

nómada nomada

hungara

nomád nomad

itala

nomade nomade

japana

遊牧民 jubokumin

korea

유목민 jumokmin

latina

dacia daĉa

pola

koczownik koĉoniik

portugala

nômade nomaĵi

rusa

кочевник kaĉievnik

sŭahila

nomad nomad

taja

เร่ร่อนไป reganpai

Mia sento estas, ke gravas ĉefe tri vivantaj lingvoj, la angla, la franca kaj la germana. Estas potenchava trio, kiu kondutas kiel la fabriko de Esperantaĵoj. La vortoprovizo kaj la lingvaj modeloj alvenas plejmulte de tiu fabriko. Se ankaŭ koincidas aliajn landojn, temas pri koincido, ne pri kunfabrikado. La aliaj lingvoj, kiuj sufiĉe malproksimas rilate al tiu trio, praktike ne havas eblon influi Esperanton, ĉar ili ne estas pensataj kiel partoprenantoj de la internacieco. Ankaŭ gravas, ke la lingvoj de la trio sufiĉe intersimilas. Imagu ke la bezonanto de la nova vorto elektintus la novan radikon tiel, ke ĝi estintus facile komprenata de la kvaropo ĉina-japana-hinda-korea, kies vortoj simile sonas rilate al koncepto de la angla-franca-germana nomad'o. Oni almenaŭ iomete hezitu antaŭ la uzo de la vorto internacia. Se la deveno ŝajnas ĉiam de la samaj landoj, kiel ne dubi ĉu taŭgas la uzo de la vorto internacia? Se ni instruas Esperanton aŭ verkas pri la instruo aŭ donas al Esperantujo retpaĝojn pri la instruo de nia lingvo, ni klopodu sendi tian sintenon, ke la estontaj tradukistoj, akademianoj, ĵurnalistoj... kaj ĝenerale esperantistoj, kiuj partoprenas kiel lernantoj havu la emon lasi la lingvon tiom eŭropedevena kiel ĝi nun estas, sen pli damaĝi ĝian internaciecon, aŭ eĉ pli bone klopodu iomete korekti per la emo pligrandigi la ĉeeston de la cetera vasta parto el la planedo. Sed eble ĉi tio pli rilatas al la sinteno ol al la enhavo de la instruo. Pri la sinteno Permesu min uzi troigan ekzemplon aŭ fikcian situacion. Mi bezonas garantion, ke ĉia leganto sentos malkomforton pri la ekzemplo elektita. Imagu viran instruiston, kiu eniras en klasĉambron kaj informas "Saluton, karaj! Feliĉe mi rimarkas, ke ĉeestas virinoj ĉi tie. Viroj iom suferos pri la lernado, ĉar vi gvidos la mondon, afero sufiĉe grava. Sed virinoj ne bezonas esti tiaj. Do mi ofertas al virinoj, sed nur al tiuj sufiĉe belaj laŭ mia vidpunkto, ke facile vi povos sukcesi en la ekzamenoj. Vi nur bezonos kontentigi min en laborĉambro". Imagu, ke dum la klaso, kiam virino levas manon por partopreni, la reago de la instruisto estas "Ho! Nun mi ne havas tempon aŭskulti stultaĵojn!". La sinteno gravas en ĉia situacio. Plurfoje homoj fiaskas en komunikado, ne pro la enhavo de la parolado, sed pro la sinteno, sufiĉe maltaŭga en tiu konkreta situacio. Mi deziras substreki, ke se la sinteno gravas ĉiam, en instruo pli, kaj en internaciaj rilatoj eĉ pli. Do imagu en instruado, kiu okazas per la partopreno de homoj, kiuj povas deveni de malsamaj kulturoj. Eble vi, kiu legas ĉi tion, facile konsentos pri tiuj asertoj. Sed ne ĉiuj reagas same. En mia sperto parolante pri tia temo kun okcidentaj esperantistoj, trovis ke kelkaj el ili defendas alian posicion: "mi estas mi, kia mi estas. Se iu ajn sentas malkomforton, tio estas ŝia aŭ lia problemo, ne mia". Oni akceptu tian reagon. Kaj tiu homo akceptu, ke neniam iu devos kontrakti lin aŭ sin kiel instruiston, ĉefe en internaciaj kursoj. Malfacile oni trovos instruiston, kiu ne konsentos pri tiuj asertoj. La grava problemo estas, ke ni, la instruistoj, kutime sentas ke bone agas, sed la rezultoj povas montri, ke ni ne pravas. Tio okazas ĉar la malsamaj kulturoj havas nuancojn, kiuj tute gravas por kelkaj, sed tute ne videblas por aliaj. Mi pensis min kiel bonan preleganton. Sed iam mi sonregistris kaj poste aŭskultis. La rezulto estis granda bato. Mi devis akcepti realon: parolis tro rapide, sen fini frazojn, per malordigo de la enhavo kaj ne taŭgaj ekzemploj. Nun mi ne povas diri, ke mi tute bone instruas. Sed povas aserti, ke mia kapablo instrui estis pli malbona antaŭe, kiam mi ankoraŭ ne aŭskultis tiajn registraĵojn. Por ne tro abstraktumi, mi prenos konkretajn ekzemplojn, kiujn mi spertis de pluraj instruistoj, kaj ankaŭ en fakaj kunsidoj kaj ĝeneralaj renkontiĝoj kiel kongresoj, ĉiuj Esperantujaj Instruistoj ofte demandas ĉeestantajn lernantojn. Ne ĉiam ĉie okazas, kaj malsamaj landoj havas malsamajn kutimojn. Sed rilate al Esperantaj kursoj, kie ĉeestas partoprenantoj malsamdevenaj, oni rimarkas ĉefe du ne taŭgajn kondutojn de instruistoj rilate al ĉi tiu temo. Kvankam instruistoj tion faras tute bonkore kaj klopodante lernigi ĉeestantojn, la rezulto eble ne tiom bonas. Jen du temoj aŭ aferoj kiel ekzemplareto.

Afero 1.

Instruisto demandas ĉeestanton celante uzi la respondon kiel ekzemplon por la tiama temo. Kutime rilatas al aferoj, pri kiuj la respondanto ne
En ILEI-kongreso en Madrido 2018, Unika kaj mi prelegis pri la internacieco de Esperantujo. La enhavo aperos en IPR, malgraŭ la aŭtoroj ĉiam prokrastas tion pro la klopodo plibonigi la tekston. Por klarigi pri sinteno en la instruado, mi prenas kelkajn ideojn de tiu teksto. kapablas bone respondi aŭ ne konscias pri la enhavo de la demando aŭ ne antaŭvidas la celon. Ekzemple, instruisto petas al ĉina lernanto, ke li prononcu la vorton rolo kaj uzas la reagon por montri al ceteraj, ke tia lernanto havas problemon dividi inter la literoj r kaj l. Aŭ petas al neeŭropdevenulo, ke interpretu teksteton, kies kompreno postulas komunan kulturan scion, tiel ke la ceteraj malkovros, danke al tiu ekzemplo, ke oni uzas sian kulturon por kompreni lingvon. En tia situacio, la lernanto elektita rolas kiel objekto de manko pri io, kion instruisto bezonas por atingi bonajn priinstruajn rezultojn. Al mi tute malfacilas memori spertojn, kie la lernanto elektita estis okcidentano kaj oni celas montri al ne eŭropdevenaj partoprenantoj, kiel okcidentanoj ne bone regas la lingvon aŭ la kulturon Esperantajn. Oni ne bezonas ĉeesti en klasĉambro. Ankaŭ tiaj ekzemploj troveblas en internaciaj renkontiĝoj, kiam grupeto de parolantoj traktas fonetikon, kulturon, literaturon ktp. Kompreneble neniu lando nek kulturo perfektas. Ĉiuj esperantistoj havas problemojn pri prononco. Mi trankvile povas aserti tion, nur pensante pri famuloj en la movado. Se tio okazas, kial la kutimo estas uzi azianojn? Malfacile okazas pri afrikanoj. Sed la kialo ne estas, ke ili meritas pli da respekto, sed ke ili tute malfacile povas partopreni en pluraj internaciaj renkontiĝoj ekster Afriko, ĉar la mono kaj la leĝoj sukcese bremsas tiun klopodon. Se instruisto deziras ne tro teorumi, pli bone estas preni sin mem kiel ekzemplon. Mia gepatra lingvo estas la hispana. Se mi celas uzi ekzemplon de malfacilaĵoj pri prononcoj, mi prenu min mem aŭ miajn samlingvanojn. Mi povus rakonti pri la sufero klopodante prononci scientisto aŭ pri la sinsekvaj problemoj por dividi inter s kaj z, aŭ pri kiam mi estis mokita prononcante "la cerbo havas kornojn", ĉar v kaj b prononcas kiel b en la hispana. Facile oni trovos similajn rilate al angloparolantoj, francoparolantoj ktp.

Afero 2.

Pro la sama celo doni ekzemplojn, instruistoj montras rezultojn aŭ produktaĵojn, kiuj alvenas de la komunumo. Kutime la produktaĵoj estas eŭropdevenaj. Ekzemplo: la apero de vortaroj. Oni mencias la historiajn sukcesojn pri la apero de la rusa, pola, germana aŭ franca vortaroj unuaj. Oni komparas la nombron de radikoj en tiuj verkoj inter Esperanto kaj aliaj lingvoj. Ĉeestanto el neokcidenta lando aldonas ekzemplon, kie eĉ la nombro de radikoj pli altas. Sed la reago de la instruisto estas "Ĉu vere?" Ne nur en kursoj, ankaŭ en Esperantaj rekontiĝoj, plurfoje mi spertis tian malkomfortigan reagon. Ŝajnas, ke la normo nepre devas esti okcidenta, kaj la ceteraj nur povas esti aldonaĵoj, kuriozaĵoj, surprizigoj aŭ esceptoj. Malfacilas priskribi ĉi tie la ne lingva flanko de tiaj spertoj en Esperantaj renkontiĝoj, kiel ekzemple estas la tempo uzita por ĉiu lando, la mieno de parolanto, la rigardo direktita al aliaj partoprenantoj ktp. Por ke la sinteno estu taŭga, oni nepre bezonas, ke la instruisto sentu la internaciecon, havu tian ideologion (fortigo de la diverseco, toleremo, respektemo...) eĉ en la stomako, tute nature ena. Se ne estas tia, kvankam la lingvon li aŭ ŝi povos kontroli, la korpa sinteno, la maniero reagi nelingve klare sendos mesaĝon al ĉeestantoj. Verŝajne la sinteno estas sufiĉe pli kompleksa afero ol la enhavo de la kursoj. Homo kiu estas kvazaŭ piediranta biblioteko, povas samtempe tute fiaski pri komunikado pro sia sinteno. La instruado estas komunikagado, kie la sinteno povas esti eĉ pli grava ol la enhavo de la instruo. Pro tio multaj famaj scientistoj estas teruraj instruistoj.

Pri la aranĝo

Kelkaj homoj pretas ne nur suferi la aranĝon de internacia kurso, sed ankaŭ havi la necesan kapablon. Tia organizo implicas aranĝi bonan teamon de kunpensantoj kaj kunlaborantoj, starigi taŭgajn rilatojn en la institucio, koni sufiĉe da bonaj instruistoj kaj fakuloj, atingi materialojn, allogi lernontojn, solvi senfinajn problemojn rilate al administrada flanko, atingi fontojn de mono kaj longa tiel plu. Pri neniu el tiuj temoj mi mencios ion nun. La celo de ĉi tiu sekcio estas rigardi la aferon ekde la vidpunkto de la celo de la tuta teksto: scivolemo pri kiel aranĝi la kurson tiel, ke estu internacieca? Kvankam Esperantujo havas altan procenton de kapabluloj preskaŭ pri ĉio, ni ne estas dekoj da milionoj, tiel ke oni povus facile trovi specifajn kombinaĵojn en la sama ulo. En ĉiu lando kaj kulturo, instruisto devas esti homo, kiu sufiĉe scias pri la enhavo de la instruo. Plie, ĉar instruado estas komunikagado, en ĉiu lando kaj kulturo instruisto devas esti homo, kiu sufiĉe scias komuniki. Sed landoj kaj kulturoj tre malsamas inter ili. Bona instruisto en iu loko povas iĝi malbona en alia, ĉar la sukceso de la komunikado ne baziĝas sur la sama preciza trajtaro. Pro tio, internacia kurso estas granda defio. Kiel atingi sukceson en komunikado samtempe rilate al ĉia lando kaj kulturo? En Esperantujo la afero eĉ pli malsimplas, ĉar Esperanto estas pli ol nur lingvo. Finfine, kie esas tiuj instruistoj kapablaj faki pri enhavo kaj komunikado?

Malfacile oni trovos taŭgan komunikanton, kiu ankaŭ ĉion scios pri la enhavo de la studobjekto aŭ la kurso mem. Plej eble, la sama enhavo bezonos plurajn instruistojn. Imagu ekzemple plurajn fakulojn pri historio, sed rilate al malsamaj regionoj el la planedo aŭ al historiaj momentoj. Same pri literaturo, gramatiko, filmoj, muzikoj ktp. Aŭ oni imagu ne tiom dividite la temojn, sed same dividite la respondecon inter fakuloj, kiuj havas malsamajn kulturajn referencojn. Feliĉe Esperanto 130 jarojn post la apero de la unua libro estas tiom vigla kaj produktiva, ke malfacile oni trovos homon, kiu ĉion scios pri tavoloj tiom grandaj kiel la menciitaj. Malgraŭ tia pligrandiĝo de Esperantujo, la kursoj iel sinreproduktas. Se oni lernis literaturon nur eŭropan, poste tion disvastigos, plej eble sen aldoni pli. Do Esperantujo bezonas rompi tian ĉenon, kaj repensi la aferon. Esperantujo havas lernemajn loĝantojn, kiuj ĉiam soifas pri scio. Sed bona cerbo sen bona poŝo ne sufiĉas. Kiu el ni emos pagi la koston de kurso, kie partoprenas instruistaro alvenante de pluraj landoj nur por rankonti pri io unu tagon? Kiom da mono oni bezonas por realigi ĉi tian ambician projekton? Mi kapablas pensi nur pri du solvoj, eble miksitaj.

La solvo povas konsisti en

(1) la divido de la variabloj enhavo, komunikado kaj ĉeesto;

(2) la ne ĉeesto; kaj

(3) la perioda kolekto de informo.


• Pri la divido

Kutime fakuloj emas skribi pri sia fako, kvankam scii kaj sukcese komuniki ne estas la samaj aferoj. Tamen la homoj kiuj scias pri enhavoj kutime dankos plibonigi sian kapablon komuniki danke al komentoj de aliaj. Do, bona kurso devas celi havi bonan materialojn, skribitaj de homoj kiuj scias pri la enhavo, kaj revizitaj de homoj kiuj scias pri, kiel skribe komuniki aŭ instrui aŭ rakonti.

Poste alvenas la vico de la instruistoj, kiuj pli fakas pri sinteno kaj instruo ol pri enhavo. Kaj kiuj povas ĉeesti. En nia sperto kiel lernantoj de pluraj enhavoj, ni ĉiuj eble povas memori momentojn, kiam iu kunlernanto estis nia plej bona instruisto. Tio okazis ĉar li aŭ ŝi ne nur bone komprenis la enhavon, sed ankaŭ kunigis du gravajn trajtojn: scii kiel lernigi nin, kaj esti apude. Do internacia kurso pri Esperanto bezonas (1) bonajn materialojn, kiuj respegulas la internaciecon (ne nepre ĉiu el ili, sed la aro) kaj estas bone aranĝitaj laŭ la vidpunkto de sukcesa komunikado; (2) bonaj instruistoj, kiuj povas ĉeeste malmultekoste instrui pri pluraj aferoj.


• Pri la neĉeesto

Estas la eblo neĉeeste instrui aŭ babili kun lernantoj. Ĉiutage pliboniĝas la teknikaĵoj kaj disvastiĝas la rimedoj. Nun ne ĉiuj ĉie ĉiam, sed pluraj fakuloj povas neĉeeste partopreni, ne nur por la rekta instruado, sed eĉ pli bone por babili kun lernantoj, kiam ili jam spertis la klasojn, kiuj temis pri la afero traktita de la fakulo. La materialoj ne nur temos pri skribitaj tekstoj, sed ankaŭ eblas videoj, tiel ke fakuloj povas profesie esti intervjuataj pensante pri la posta sperto en la klasĉambro. Profitante la strukturon de Esperantujo aŭ alia, kiel la universitata, eblas organizi internacian kurson plurlokan. En ĉi tiuj momentoj mi partoprenas en projekto, kies celo estas aranĝi postgradan kurson, kaj kies titolo estos agnoskata de ĉiuj universitatoj partoprenontaj. Ĉiu universitato zorgas pri la ĉeesta instruo/lernado. La sperto lerni okazas ankaŭ per videoj kaj neĉeestaj prelegoj, kiuj estas komunaj al ĉiuj lokoj. La laboroj de la studentoj solviĝas per neĉeestaj grupoj internaciaj, tiel ke ili povas sperti reale la internacian komunikadon. La enhavo ne estas Esperanto. Esperanto estas la lingvo. Estas nur semo en unua paŝo, sed permesas iomete priskribi, ke la miksaĵo inter loka ĉeesto kaj internacia neĉeesto ŝajnas pensita por Esperantujo.


• Pri la kolekto de informo

Al tiuj rapidaj priskriboj mankas io sufiĉe grava. Unu el la problemoj de la komunikado estas, ke kelkaj homoj sentas sin mem tiom lertaj, ke ne atentas pri la sukceso de la agado. Ŝajnas, ke la ideo sufiĉas. Ŝajnas, ke esti fakulo sufiĉas. Sed tute ne. Ĉar neniu perfektas, ĉiu eraras. La sukceso de la kurso bezonas starigi konkretan sistemon (sufiĉe malfermata) kontroli la konsekvencojn. Ekzemple, en mia sperto kiel instruisto en aferoj sufiĉe pli simplaj kaj facilaj ol Esperanto, mi rimarkis, ke kelkaj lernantoj ŝajnas kompreni, sed ne komprenas, aŭ ŝajnas esti komfortaj, sed la realo tute malas. Oni bezonas precize okupiĝi pri tio. La unua maniero estas rutine intervjui lernantojn, unuope aŭ grupe. Alia eblo estas uzi demandaron, kiu estos anonime responditaj. Sed ĉiukaze oni bezonas perantojn. Plurfoje mi bezonas la kunlaboron de iu studento por bone kompreni la ceterajn. Ni parolas la saman lingvon, sed tio ne sufiĉas por bone alveni ĝis la alia animo aŭ cerbo. La perantoj estas homoj kiuj povas moviĝi inter ambaŭ flankoj. Li aŭ ŝi ne timas instruiston, kuraĝas paroli kaj rakonti, kaj samtempe estas unu el la lernantoj. Malfacile mi povas kompreni, kial iu povas timi min kiel instruiston. Sed la kulturaj trajtoj estas tiaj. Oni reagas kiel scias, kiel kutimas, kiel ĉiam spertis. Oni akceptu, ke en pluraj kulturoj (eĉ ene de la sama lando), instrui estas sakra tasko, kaj instruistoj preskaŭ sakraj homoj. Kiam ne estas la posteno aŭ rolo, estas la aĝo, ĉar en multaj sociaj etosoj, la plej aĝaj ne nur meritas respekton sed iom da malproksimeco. Kiam ne estas la aĝo estas la sento de malsama nivelo pri scio, aŭ la kredo je malfacila interkompreno pro la partopreno en malsamaj generacioj. Multaj bariloj povas stariĝi inter instruistoj kaj lernantoj, bariloj kiuj malfaciligas la komunikadon. Tiam oni bezonas perantojn. Fine La klopodo ĉi tie estis montri problemon tiom klare kiel mi kapablas. Ĉar ĉi tiu teksto ne temas pri konkreta kongresa renkontiĝo, konkreta kurso, konkreta Esperanta agado nek konkretaj homoj, oni evitu ĉian rilaton personan. La afero temas pri flanko el Esperantujo, kaj pri la deziro de forta internacieco. Ni cerbumu kune serĉante la plibonigon de nia instruagado, tiel ke neniu komencanto sentos sin mem en danĝero, malrespekteme traktita aŭ ke sentu la truon, kion Esperanto havas rilate al ne eŭropdevenaj kulturaj referencoj. Plurfoje mi spertas, ke rilate al iu ajn temo, iu aŭskultanto respondas ke la problemo ne ekzistas. Estas diraĵo utilega ĉi tie: se iu sentas problemon, problemo estas, kvankam la ricevanto de la aserto ne kapablus same senti.