Esperanto: la lingvo kun generacia problemo: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun 'Reiru al anna: artikoloj pri lingvaj temoj Ĉi tiu artikolo aperis en revuo ''Esperanto'' n-ro 1175 de novembro 2004 p.230. '''Esperanto: la lingvo kun generacia problem...')
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 16:19, 16 Okt. 2015

Reiru al anna: artikoloj pri lingvaj temoj


Ĉi tiu artikolo aperis en revuo Esperanto n-ro 1175 de novembro 2004 p.230.


Esperanto: la lingvo kun generacia problemo

Ekzistas arbo, tre alta kaj malhela kun elegante pinta konturo, kiu taŭge laŭrandas longajn avenuojn. Zamenhof nomis ĝin cipreso. La kreado de nova lingvo postulas milojn da sufiĉe arbitraj decidoj, kaj Zamenhof estus povinta nomi ĝin sipresokupreso. Sed li elektis la vorton cipreso, verŝajne surbaze de ĝia nomo en pluraj eŭropaj lingvoj.

Serĉante la nomon de tiu arbo en la nova eldono de PIV, mi kun miro legis jenon:

   *cipres/o ♣ Kupreso.

(La steleto signifas, ke la vorto estas Fundamenta: alivorte ĝi aperis en la verko Fundamento de Esperanto, kiun dum la unua Universala Kongreso en Bulonjo-sur-Maro la esperantistaro formale akceptis kiel la netuŝeblan bazon de la lingvo.)

Kio estas tiu mistera vorto kupreso, kiu aperas loke de la difino? Ŝajne la redaktoro (aŭ pli precize, la redaktoro de tiu parto de la vortaro, kiu rilatas al arbonomoj) konsideris ĝin grava, ĉar li movis la detalan difinon al tiu kapvorto. La vorto ne aperas en la malnova eldono de PIV, des malpli en la antikva Plena Vortaro – do, evidente temas pri nova vorto.

Kiel povas esti, ke nova vorto en mallonga tempo fariĝis tiel grava, ke ĝi akaparis la lokon de la tradicia cipreso, vorto kiu ne nur havas longan historion, sed estas eĉ Fundamenta? La respondo, kompreneble, estas ke tio tute ne okazis. Mi suspektas, ke kupreso estas inventaĵo de la vortaristo, eble pro deziro unuecigi la derivadon de plantonomoj el la latina. Do, nun en Esperanto ni havas du vortojn por la sama, ne tre grava arbo. En lingvo, kiu pretendas esti facile lernebla, tio estas stranga troigo.

Kompreneble, la ekzisto de Fundamento vorto ne malhelpas, ke la esperantistaro ekuzu alian vorton por la sama koncepto; estas natura afero, ke lingvo evoluas. Sed en ĉi tiu kazo ne temas pri natura evoluo, sed pri intenca provo reinventi la lingvon. Estas kvazaŭ la vortaristo konsiderus Esperanton nura projekto, en kiu multaj bazaj konceptoj restas ankoraŭ diskutendaj. Li forgesas, ke jam ekzistas miloj da homoj, kiuj uzas Esperanton en sia ĉiutaga vivo. Por ili la vorto cipreso ne estas eventuale reviziota propono, sed normala (eĉ se ne ofta) parto de ilia vortprovizo.

Sama afero okazis pri la vorto Groenlando. Mi ĉiam nomas la landon tiel, ĉar tiun nomon mi lernis, kiam mi lernis la lingvon; mi trovis la vorton en PIV kaj ankaŭ en la nacilingvaj vortaroj, kiujn mi tiutempe konsultis. En la nova PIV, same kiel ĉe cipreso, aperas transsendo al la nove enkondukita kapvorto Gronlando. Ĉu ni devos ŝanĝi nian lingvouzon, ĉiufoje kiam aperos nova eldono de la vortaro?

Neinformitoj ofte demandas nin, ĉu Esperanto povus disfali en dialektojn, kaj ni esperantistoj ĉiam firme respondas, ke ne. Bonŝance, la samaj homoj neniam pensas demandi, ĉu ni havas generacio-problemon. Esperantistoj estas distingeblaj laŭ la eldono de la vortaro, kiu aktualis, kiam ili mem akiris siajn proprajn lingvokutimojn. Jam rimarkeblas diferencoj inter la PV-generacio kaj la PIV-generacio; al tiuj nun aldoniĝos post kelkaj jaroj la NPIV-generacio.

Sed ni reiru al niaj arboj. Sub la Fundamenta kapvorto arbo oni trovas jenon:

   *arbeto. Malgranda, malalta arbo… [arb]etaĵo Z  (evi) =
arbusto aŭ vepro. [arb]etaĵaro Z (evi) = veprejo aŭ makiso.

La malgranda levita Z signifas, ke la vorto aperas ie en la verkaro de Zamenhof, dum la indiko “evi” en krampoj signifas “evitinda”. Alivorte, la vortaristo opinias, ke anstataŭ Fundamenta, zamenhofa kunmetaĵo oni prefere uzu simplan vorton, eĉ se tio postulas lerni novan radikon. Kio okazis pri la famaj principoj de Esperanta vortfarado, kiujn ni esperantistoj fiere ilustras en niaj flugfolioj kaj trumpetas al ĉiuj komencantoj? Ĉu ili ne plu validas? Kiel la kompilintoj de PIV arogis al si la rajton aserti, ke ne?

La deklaro pri la netuŝebleco de la Fundamento post kelkaj monatoj festos sian centan datrevenon. Tamen, ni modernuloj ne nepre sentas la neceson respekti malnovajn tradiciojn; kiom da aliaj deklaroj faritaj en 1905 ankoraŭ validas en la 21a jarcento? Ĉu venis la momento por repripensi nian fidelecon al la Fundamento? La ekzemplo cipreso montras, kio okazus, se ni rezignus pri ĝi: esperantistoj sentus sin liberaj reinventi jam ekzistantajn vortojn, tiel ke la vortaro riskus fariĝi pli ampleksa ol tiu de la angla.

Kiel skribis Zamenhof antaŭ 99 jaroj en la antaŭparolo de Fundamento de Esperanto:

   …la fundamento de Esperanto devas plej severe resti absolute senŝanĝa, ĉar severa netuŝebleco de
nia fundamento estas la plej grava kaŭzo de nia ĝisnuna progresado kaj la plej grava kondiĉo por nia
regula kaj paca progresado estonta. Neniu persono kaj neniu societo devas havi la rajton arbitre
fari en nia Fundamento iun eĉ plej malgrandan ŝanĝon!
Tiun ĉi tre gravan principon la esperantistoj
volu ĉiam bone memori kaj kontraŭ la ektuŝo de tiu ĉi principo ili volu ĉiam energie batali, ĉar
la momento, en kiu ni ektuŝus tiun principon, estus la komenco de nia morto.

Se vi ne konsentas kun li, tio estas via rajto; sed mi proponas, ke vi forlasu Esperanton kaj aliĝu al kurso de Interlingua.

Oni povus argumenti, ke la tasko de vortaristo estas simple registri la aktualan lingvouzon. Tio certe validas por nacilingvaj vortaroj, sed tiu aliro ne nepre taŭgas en la kazo de Esperanto. Por la plejmulto da parolantoj Esperanto estas dua lingvo, kiun ili konas pli aŭ malpli bone, tiel ke ili foje preterintence enkondukas erarojn. Ekzistas, ekzemple, speco de itala fromaĝo, kiu nomiĝas en la itala parmigiano. La ĝusta traduko en Esperanto estas parma fromaĝo (t.e. fromaĝo de la urbo Parma). En la franca kaj la angla tiu fromaĝo nomiĝas Parmesan, tiel ke parolantoj de tiuj lingvoj facile glitas al la missupozo, ke ĝia Esperanta formo devus esti parmezano. Ĉu estas dezirinde registri tian eraran uzon en la vortaro? Se vi rigardos en la nova PIV, vi tuj rimarkos, ke oni efektive faris tion, kaj eĉ sankciis tiun formon, traktante ĝin kiel validan kapvorton kun difino.

La kompilintoj de PIV senkritike registras ĉiajn vortojn aperintajn ie ajn en Esperantujo, ĉu en artikoloj aŭ poemoj, en romanoj aŭ sciencaj verkoj, senkonsidere ĉu tiuj vortoj estas rekomendindaj aŭ ne. Ŝajnas, ke ili elektis la rolon de registranto. En aliaj momentoj, tamen, ili cedas al la tento pri aktiva interveno, kiel en la kazo de cipreso. Ĉu registri aŭ interveni? Fari ambaŭ samtempe estas kontraŭdiro.

Eble ĉi tiu estas la ĝusta loko por aldoni, ke PIV ne estas oficiala vortaro de la Esperanto-movado, kiel multaj esperantistoj sendube supozas. Kiel la plej granda kaj kompleta Esperanto-vortaro, ĝi estas tre influhava, kaj certe ĉiuj seriozaj (pagipovaj) esperantistoj posedas ĝin. Sed ĝi ne estas eldonata de UEA, nek de la Akademio de Esperanto, kvankam ĝia ĉefredaktoro estas akademiano, kaj multaj akademianoj kontribuis al ĝi kiel kunlaborantoj.

Mi ne volas nei la multajn pozitivajn ecojn de PIV. Mi mem konstante konsultas ĝin. Ĝi enhavas mirindan kolekton da citaĵoj kaj aliaj indikoj, kiuj donas amason da esencaj informoj pri ĉiu vorto. Se mi ne certas, kiun prepozicion uzi post difinita verbo, mi rigardas en PIV. Se mi serĉas sinonimon, mi rigardas en PIV. Se mi volas scii, ĉu vorto havas longan tradicion en Esperanto aŭ estis inventita antaŭ du semajnoj, mi rigardas en PIV. Tio ne signifas, ke mi blinde akceptas ĉion, kion mi trovas tie. Necesas atenti pri tiuj steletoj kaj ciferetoj kaj aliaj indikoj, kiujn multaj homoj verŝajne ignoras. Alie, ni baldaŭ devos cedi nian lokon en La libro de Guiness de rekordoj kiel la plej facila lingvo de la mondo, kaj ricevos anstataŭe tiun de la lingvo kun la plej granda vortprovizo el ĉiuj.