Esprimoj ne tutmonde kompreneblaj: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
Linio 14: Linio 14:

'''FINO DE LA MONDO'''

'''FINO DE LA MONDO'''

'''''kolonoj de Herkulo''''' = fino de la mondo, Gibraltaro ''(laŭ  la greka mitaro Herkules metis du kolonojn je la fino de la mondo tiama)''

'''''kolonoj de Herkulo''''' = fino de la mondo, Gibraltaro ''(laŭ  la greka mitaro Herkules metis du kolonojn je la fino de la mondo tiama)''

'''HELPO SOLVI PROBLEMOJN'''

'''HELPO SOLVI PROBLEMOJN'''

Linio 51: Linio 50:

'''RESPEKTO, ADMIRO'''

'''RESPEKTO, ADMIRO'''

:'''''(levi/fopreni sian) ĉapelon (antaŭ iu)!''''' = admire saluti iun = respekte/ admire depreni de si la ĉapelon, respekte/admire saluti ''[okcidentanoj salutis sin per levado/forprendo de sia ĉapelo]''

:'''''(levi/fopreni sian) ĉapelon (antaŭ iu)!''''' = admire saluti iun = respekte/ admire depreni de si la ĉapelon, respekte/admire saluti ''[okcidentanoj salutis sin per levado/forprendo de sia ĉapelo]''

'''REZIGNADO'''

:'''''enĵeti la bantukon''''' ''(en la senco der 'kapitulaci')'' = kapitulaci, rezigni ''[La esprimo venas el la angla "throw in the towel" aŭ similaj nacilingvaj esprimoj uzataj dum boksado]''

'''SENFINA LABORO'''\

'''SENFINA LABORO'''\

'''''Sizifa laboro''''' = senfina laboro ''(laŭ la greka mitaro Sizifo, reĝo de Korinto, pro malbonaj agoj dum la vivo estis kondamnita en la transmondo ruli ŝtonojn al la pinto de monto, de kiu la ŝtono daŭre refalis al la bazo de la monto)''

:'''''Sizifa laboro''''' = senfina laboro ''(laŭ la greka mitaro Sizifo, reĝo de Korinto, pro malbonaj agoj dum la vivo estis kondamnita en la transmondo ruli ŝtonojn al la pinto de monto, de kiu la ŝtono daŭre refalis al la bazo de la monto)''

'''SENVALORECO'''

:'''''esti la kvina rado de ĉaro''''' = esti senutila, superflua
''(el kelkaj eŭropaj linvoj)''

:'''''akvo-lento''''' = sensignifa persono, senpova homo ''(el la vjetnama)''

Linio 61: Linio 67:

'''engluti sian fierecon''' = bridi/subpremi sian fierecon.

'''engluti sian fierecon''' = bridi/subpremi sian fierecon.

'''rezignado'''

:'''''enĵeti la bantukon''''' ''(en la senco der 'kapitulaci')'' = kapitulaci, rezigni ''[La esprimo venas el la angla "throw in the towel" aŭ similaj nacilingvaj esprimoj uzataj dum boksado]''

'''esti la kvina rado de ĉaro''' = esti senutila, superflua

'''familio de broĉoj kaj bendoj''' = ''(en la vjetnama)'' nobela familio

'''familio de broĉoj kaj bendoj''' = ''(en la vjetnama)'' nobela familio

Linio 122: Linio 122:

'''sensignifo'''

'''sensignifo'''

:'''''akvo-lento''''' = sensignifa persono, senpova homo ''(vjetnama)''

Kiel registrite je 02:14, 3 Sep. 2018

BELECO

Venuso = Diino de amo (laŭ la praa okcidenta mitaro). Metafore: belega virino.
virino estas kiel abrikot-arbo = ŝi estas bela (el la vjetnama)

ebura turo vidu ĉe izoleco

DECIDO
Tansiri la riveron Rubikono = fari decidon nemalfareblan (la rivero Rubikono estis la norda limo de la teritorio de Romo, kiun armeo ne rajtis trairi, sed Julio Cezaro dum la intercivitana milito decidis trairi ĝin kaj tiel ataki Romon mem)

FINO DE LA MONDO

kolonoj de Herkulo = fino de la mondo, Gibraltaro (laŭ la greka mitaro Herkules metis du kolonojn je la fino de la mondo tiama)

HELPO SOLVI PROBLEMOJN
la fadeno de Ariadne = helpilo por solvi malfacilan problemon (laŭ la greka mitaro Ariadne donis al la heroo Teseo longan fadenbobenon, kiun li uriligis por retrovi la elirvojon en labirinta palaco en Kreto, kiun li eniris por mortigi monstron, kiu postulis homajn oferojn)

IZOLECO

ebura turo = izolita loko, loko de izoliĝo (ĝenerale dirata pri intelektuloj, kiuj ne okupiĝas pri la vera mondo. La esprimo venas el la Biblio, sed estas uzata en eŭropaj lingvoj).

KONFUZO

bordelo (en la senco de 'konfuzo, ĥaoso, malordo, sendisciplino) = konfuzo, malordo, ktp. laŭ la senco en la unuopa okazo. (almenaŭ itala)

KONTRAŬADO

advokato de la diablo = iu, kiu principe kontraŭas, kontraŭanto (eŭrop-katolika)

MALBONHUMORO

iu havas kazon de la lundoj = el la usona 'someone has a case of the Mondays! = Iu havas lundan malsanon, aŭ Iu (ĉi tie) grumblemas pro lundo, tago de re-ek-elboro.

MALFACILO
estas pli facile por kamelo/elefanto iri tra kudril-truo, ol ke io okazos = estas absolute maleble, ke io okazos
(rŭtops dirmsniero baziĝanta sur la kristana Evangelio)

MALŜPARADO
ĵeti monon tra la fenestro = malŝparegi
(dirmaniero en kelkaj eŭropaj lingvoj)
Li havas truon en la manplato = Li malŝparegas.

MENSOGO

blanka mensogo = bonintenca mensogo
ruĝa mensogo = kompleta mensogo, vera mensogo

MOŜTULO

bonz-o (en la senco de 'moŝtul-o') = moŝtulo (germana)

PERFIDO

kvina kolono = organizaĵo, ĉefe armea, pli malpli neformala, kiu agas kaŝe en lando aŭ urbo por subteni la invadontan malamikon. (la esprimo naskiĝis dum la hispana civitana milito, kiam 4 armeaj kolonoj estis atakontaj Madridon kaj la generalo de la atkaontaa armeo paolis pri supozata 'kvina kolono' interne de la urbo mem, kiu favorus la invadon) (nun la esprimo estas uzata en ĉiuj kampoj, ankaŭ politika, socia, ktp.)

RESPEKTO, ADMIRO

(levi/fopreni sian) ĉapelon (antaŭ iu)! = admire saluti iun = respekte/ admire depreni de si la ĉapelon, respekte/admire saluti [okcidentanoj salutis sin per levado/forprendo de sia ĉapelo]

REZIGNADO

enĵeti la bantukon (en la senco der 'kapitulaci') = kapitulaci, rezigni [La esprimo venas el la angla "throw in the towel" aŭ similaj nacilingvaj esprimoj uzataj dum boksado]

SENFINA LABORO\

Sizifa laboro = senfina laboro (laŭ la greka mitaro Sizifo, reĝo de Korinto, pro malbonaj agoj dum la vivo estis kondamnita en la transmondo ruli ŝtonojn al la pinto de monto, de kiu la ŝtono daŭre refalis al la bazo de la monto)

SENVALORECO

esti la kvina rado de ĉaro = esti senutila, superflua
(el kelkaj eŭropaj linvoj)
akvo-lento = sensignifa persono, senpova homo (el la vjetnama)

da a ĝis x = tute, de la komenco ĝis la fino

disigi alcionojn/sovaĝajn anserojn = disigi fidelan/amantan paron

engluti sian fierecon = bridi/subpremi sian fierecon.

familio de broĉoj kaj bendoj = (en la vjetnama) nobela familio

Foje eĉ Homero dormetas! = tri zamenhofaj proverboj kun simila signifo: Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro.; Kiu ne pekis, kiu ne eraris?; Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. La baza signifo estas: eĉ tre famaj homoj foje eraras.

freŝa menso/freŝa kapo = ripoziĝinta menso/kapo: fari ion ĉe freŝa menso/kapo en la mateno.

grimpi sur spegulo = Ĉerpi akvon per kribrilo.; Batadi la venton. (fari ion maleblan)

havi skeleton en la ŝranko = En la vivo de ĉiuj estas malbelaj agadoj, kiujn oni kaŝas de la mondo.

imposta paradizo = impost-evita lando, mild-imposta lando

(jen) hoko en la ezoko [en la senco 'jen la problemo'] = jen problemo [Temas evidente pri erara uzo de la proverbo "ankoraŭ ne estas la ezoko sur la hoko", kies senco estas klara: 'ni ne finfaris nian laboron']

je la aĝo de 15 jaroj knabino pinglas siajn harojn = ŝi estas preta por edziniĝo (el la vjetnama kaj aliaj aziaj kulturoj) entk 01.

kirli la maron kaj serĉi ambrozion (en bataj verkoj) = fari malfacilan serĉan taskon ['serĉi kudrilon en fojnamaso' en okcidentaj lingvoj]

knabino kun ruĝa pantalono = bonstata knabino, bonedukita knabino (el la vjetnama).

Kopernika revolucio = granda ŝanĝo, transiro de la sistemo ter-centra al la sistemo suncentra (Nikolao Koperniko estis pola ĉielsciencisto, kiu favoris la sistemon sun-centra).

kri-kolora = bril-kolora

kukuma periodo = sennovaĵa periodo

legi diagonale = legi rapide por kapti la ĝeneralan signifon

levi la ŝultrojn = en kelkaj lingvoj tio montras nescion, senhelpecon, nekomprenon aŭ indiferentecon

lukto inter Davido kaj Goliato = malegala lukto, lukto inter fortulo kaj malfortulo (el la Biblio: juna juda paŝtisto, Davido, mortigas malamikan giganton, Goliato.).

malvarma sango = en figura senco, egalas al sinregado, memregado aŭ al foresto de emocioj, skrupuloj kaj simile.

mol-kapulo [en la senco de stultulo] = stultulo. [en Japanujo homo kun mola kapo estas laŭdata. "Ha, tiu "mola kapo" en la japana signifas flekseblan pensmanieron aŭ elpenskapablon en ia ajn situacio] te: plio 1

nigra merkato = neleĝa merkato

orientiĝi = direkt·i si·n, trov·i si·a·n pozici·o·n

pakaĵo de luno kaj vento = manko de pakaĵo (el la vjetnama).

Perdi sian vizaĝon ~ Perdi sian dignon, Perdi sian respektindecon.

ponta tago = interfesta tago

propeka kapro = origine: virkapro, kiu simbole transprenis ĉiujn pekojn de la israelanoj kaj estis forĉasita al la dezerto; laŭ la uzo: (senkulpa) kulpigito.

(havi) profundajn poŝojn = esti tre riĉa

sensignifo

Silvestro = (en kelkaj eŭropaj landoj) La jarfina vespero.

sinŝirmado malantaŭ figo-folio = malefika kaŝado de io (el la Biblio: Adamo kaj Eva provis kovri siajn seksajn organojn per figo-folio).

Sizifa laboro Vidu ĉe SENFNA LABORO

spartaj viv-kondiĉoj = tre rigoraj viv-kondiĉoj

starigi ies harojn = timegigi/ŝoki/malagrable surprizi iun

tendeno de Aĥilo = tre vundebla loko (Aĥilo estis greka heroo nemortigebla krom se oni povis vundi lian tendenon)

tenu la kapon malvarma = Ne ekscitiĝu

timo

Ja la timema homo supozas serpento ankaŭ la vualkukon farĉitan per muelita dolĉa papavo. = La timema homo supozas serpento ankaŭ longforman kukon. (hungara diro)

transmisia rimeno = porparolantoj de potenculoj (ekzemple: sindikatanoj, kiuj kaŝe defendas la mastrojn kaj ne la laboristojn)

(for)turni sin en la tombo= esti tre malkontenta (fare de moertinto) pri io.

turo vidu ĉe izoleco

virino estas kiel neĝo = ŝi estas bonkora (el la vjetnama)

(la) vizaĝo plilongiĝas [en la senco de 'oni iĝas senespera'] = iĝi senespera.te: plio 2

vivi de la mano al la buŝo = konsumi tuj ĉion kion oni trovas/perlaboras

voli (kun nepersona subjekto, ekzemple: la aŭtomobilo ne volas ekiri) = Esprimo ne facile komprenebla de azianoj. Uzu anstataŭe alian esprimon: La aŭtomobilo neniel ekiras.