Esprimoj ne tutmonde kompreneblaj: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
(Unu meza versio de la sama uzanto ne montriĝas)
Linio 159: Linio 159:

:'''''''voli (kun nepersona subjekto, ekzemple: la aŭtomobilo ne volas ekiri)''''' = ''Esprimo ne facile komprenebla de azianoj.'' Uzu anstataŭe alian esprimon: La aŭtomobilo neniel ekiras.

:'''''''voli (kun nepersona subjekto, ekzemple: la aŭtomobilo ne volas ekiri)''''' = ''Esprimo ne facile komprenebla de azianoj.'' Uzu anstataŭe alian esprimon: La aŭtomobilo neniel ekiras.

'''FESTOJ NE KOMUNAJ AL ĈIUJ POPOLOJ'''

'''''PENTEKOSTO'''

: Kristana festo, festata ĉefe en Norda Eŭropo, el https://eo.wikipedia.org/wiki/Pentekosto

La vorto pentekosto (el la greka πεντηκοστή [ἡμέρα] = kvindeka [tago]) signifas la kvindekan tagon post pasko.

Je pentekosto estas festata la alsendo de la Sankta Spirito kaj la fondiĝo de la eklezio.

La historia-kalendara fono estas la juda semajnfesto Ŝavuot, kiu estas festata 50 tagojn post pesaĥo la dian revelacion sur la monto de Sinai.

Kiel registrite je 19:30, 12 Feb. 2020

BELECO

Venuso = Diino de amo (laŭ la praa okcidenta mitaro). Metafore: belega virino.
virino estas kiel abrikot-arbo = ŝi estas bela (el la vjetnama)

BONECO

virino estas kiel neĝo = ŝi estas bonkora (el la vjetnama)

ebura turo vidu ĉe izoleco

ERARO

Foje eĉ Homero dormetas! = tri zamenhofaj proverboj kun simila signifo: Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro.; Kiu ne pekis, kiu ne eraris?; Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. La baza signifo estas: eĉ tre famaj homoj foje eraras.

DECIDO

Tansiri la riveron Rubikono = fari decidon nemalfareblan (la rivero Rubikono estis la norda limo de la teritorio de Romo, kiun armeo ne rajtis trairi, sed Julio Cezaro dum la intercivitana milito decidis trairi ĝin kaj tiel ataki Romon mem)

FINO DE LA MONDO

kolonoj de Herkulo = fino de la mondo, Gibraltaro (laŭ la greka mitaro Herkules metis du kolonojn je la fino de la mondo tiama)

HELPO SOLVI PROBLEMOJN

la fadeno de Ariadne = helpilo por solvi malfacilan problemon (laŭ la greka mitaro Ariadne donis al la heroo Teseo longan fadenbobenon, kiun li uriligis por retrovi la elirvojon en labirinta palaco en Kreto, kiun li eniris por mortigi monstron, kiu postulis homajn oferojn)

IZOLECO

ebura turo = izolita loko, loko de izoliĝo (ĝenerale dirata pri intelektuloj, kiuj ne okupiĝas pri la vera mondo. La esprimo venas el la Biblio, sed estas uzata en eŭropaj lingvoj).

KONFUZO

bordelo (en la senco de 'konfuzo, ĥaoso, malordo, sendisciplino) = konfuzo, malordo, ktp. laŭ la senco en la unuopa okazo. (almenaŭ itala)

KONTRAŬADO

advokato de la diablo = iu, kiu principe kontraŭas, kontraŭanto (eŭrop-katolika)

LUMO

ne metu vian lampon sub grenmezurilon= ne kaŝu vian scion de aliaj homoj/ne lasu aliajn homojn en ignoro (el la Evangelio)

MALBONHUMORO

iu havas kazon de la lundoj = el la usona 'someone has a case of the Mondays! = Iu havas lundan malsanon, aŭ Iu (ĉi tie) grumblemas pro lundo, tago de re-ek-elboro.

MALFACILO/MALEBLO

estas pli facile por kamelo/elefanto iri tra kudril-truo, ol ke io okazos = estas absolute maleble, ke io okazos
(rŭtops dirmsniero baziĝanta sur la kristana Evangelio)
grimpi sur spegulo = Ĉerpi akvon per kribrilo.; Batadi la venton. (fari ion maleblan)

MALŜPARADO

ĵeti monon tra la fenestro = malŝparegi
(dirmaniero en kelkaj eŭropaj lingvoj)

Li havas truon en la manplato = Li malŝparegas.

MENSOGO

blanka mensogo = bonintenca mensogo
ruĝa mensogo = kompleta mensogo, vera mensogo

MIELMONATO

post-geedxiĝaj semajnoj

MOŜTULO

bonz-o (en la senco de 'moŝtul-o') = moŝtulo (germana)

PERFIDO

kvina kolono = organizaĵo, ĉefe armea, pli malpli neformala, kiu agas kaŝe en lando aŭ urbo por subteni la invadontan malamikon. (la esprimo naskiĝis dum la hispana civitana milito, kiam 4 armeaj kolonoj estis atakontaj Madridon kaj la generalo de la atkaontaa armeo paolis pri supozata 'kvina kolono' interne de la urbo mem, kiu favorus la invadon) (nun la esprimo estas uzata en ĉiuj kampoj, ankaŭ politika, socia, ktp.)

RESPEKTO, ADMIRO

(levi/fopreni sian) ĉapelon (antaŭ iu)! = admire saluti iun = respekte/ admire depreni de si la ĉapelon, respekte/admire saluti [okcidentanoj salutis sin per levado/forprendo de sia ĉapelo]

REZIGNADO

enĵeti la bantukon (en la senco der 'kapitulaci') = kapitulaci, rezigni [La esprimo venas el la angla "throw in the towel" aŭ similaj nacilingvaj esprimoj uzataj dum boksado]

SENFINA LABORO\

Sizifa laboro = senfina laboro (laŭ la greka mitaro Sizifo, reĝo de Korinto, pro malbonaj agoj dum la vivo estis kondamnita en la transmondo ruli ŝtonojn al la pinto de monto, de kiu la ŝtono daŭre refalis al la bazo de la monto)

SENVALORECO

esti la kvina rado de ĉaro = esti senutila, superflua
(el kelkaj eŭropaj linvoj)
akvo-lento = sensignifa persono, senpova homo (el la vjetnama)

Sizifa laboro Vidu ĉe SENFINA LABORO

TIMO

Ja la timema homo supozas serpento ankaŭ la vualkukon farĉitan per muelita dolĉa papavo. = La timema homo supozas serpento ankaŭ longforman kukon. (hungara diro)

PLURAJ ESPRIMOJ PRI PLURAJ TEMOJ

da A ĝis Z = tute, de la komenco ĝis la fino ( de l aunua ĝis ls lasta litero de la latina alfabeto)
disigi alcionojn/sovaĝajn anserojn = disigi fidelan/amantan paron (el la vjetnama)
engluti sian fierecon = bridi/subpremi sian fierecon. (el eŭropaj lingvoj)
familio de broĉoj kaj bendoj = nobela familio (el la vjetnama)
freŝa menso/freŝa kapo = ripoziĝinta menso/kapo: ekzemple fari ion ĉe freŝa menso/kapo en la mateno.
havi skeleton en la ŝranko = havi kaŝindan sekreton (En la vivo de ĉiuj estas malbelaj agadoj, kiujn oni kaŝas de la mondo).
imposta paradizo = impost-evita lando, mild-imposta lando
(jen) hoko en la ezoko [en la senco 'jen la problemo'] = jen problemo [Temas evidente pri erara uzo de la proverbo "ankoraŭ ne estas la ezoko sur la hoko", kies senco estas klara: 'ni ne finfaris nian laboron']
je la aĝo de 15 jaroj knabino pinglas siajn harojn = ŝi estas preta por edziniĝo (el la vjetnama kaj aliaj aziaj kulturoj) entk 01.
kirli la maron kaj serĉi ambrozion = fari malfacilan serĉan taskon ['serĉi kudrilon en fojnamaso' en okcidentaj lingvoj](en aziaj verkoj)
knabino kun ruĝa pantalono = bonstata knabino, bonedukita knabino (el la vjetnama).
Kopernika revolucio = granda ŝanĝo, transiro de la sistemo ter-centra al la sistemo suncentra (Nikolao Koperniko estis pola ĉielsciencisto, kiu favoris la sistemon sun-centra).
kri-kolora = bril-kolora
kukuma periodo = sennovaĵa periodo (ĵurnalisma slngo en kelakj eŭopaj lingvoj)
legi diagonale = legi rapide por kapti la ĝeneralan signifon
levi la ŝultrojn = en kelkaj lingvoj tio montras nescion, senhelpecon, nekomprenon aŭ indiferentecon
lukto inter Davido kaj Goliato = malegala lukto, lukto inter fortulo kaj malfortulo (el la Biblio: juna juda paŝtisto, Davido, mortigas malamikan giganton, Goliato.).
malvarma sango = en figura senco, egalas al sinregado, memregado aŭ al foresto de emocioj, skrupuloj kaj simile.
mol-kapulo [en la senco de stultulo] = stultulo. [en Japanujo homo kun mola kapo estas laŭdata. "Ha, tiu "mola kapo" en la japana signifas flekseblan pensmanieron aŭ elpenskapablon en ia ajn situacio] te: plio 1
nigra merkato = neleĝa merkato
orientiĝi = direkt·i si·n, trov·i si·a·n pozici·o·n
pakaĵo de luno kaj vento = manko de pakaĵo (el la vjetnama).
Perdi sian vizaĝon = Perdi sian dignon, Perdi sian respektindecon.
ponta tago = interfesta tago
propeka kapro = origine: virkapro, kiu simbole transprenis ĉiujn pekojn de la israelanoj kaj estis forĉasita al la dezerto##; laŭ la uzo: (senkulpa) kulpigito.
(havi) profundajn poŝojn = esti tre riĉa
Silvestro = (en kelkaj eŭropaj landoj) La jarfina vespero.
sinŝirmado malantaŭ figo-folio = malefika kaŝado de io (el la Biblio: Adamo kaj Eva provis kovri siajn seksajn organojn per figo-folio).

Sizifa laboro Vidu ĉe SENFINA LABORO

spartaj viv-kondiĉoj = tre rigoraj viv-kondiĉoj
starigi ies harojn = timegigi/ŝoki/malagrable surprizi iun
tendeno/kalkano de Aĥilo = tre vundebla loko (Aĥilo estis greka heroo nemortigebla krom se oni povis vundi lian tendenon/kalkano)
tenu la kapon malvarma = Ne ekscitiĝu
transmisia rimeno = porparolantoj de potenculoj (ekzemple: sindikatanoj, kiuj kaŝe defendas la mastrojn kaj ne la laboristojn)
(for)turni sin en la tombo= esti tre malkontenta (fare de mortinto) pri io.

turo vidu ĉe izoleco

(la) vizaĝo plilongiĝas [en la senco de 'oni iĝas senespera'] = iĝi senespera.
vivi de la mano al la buŝo = konsumi tuj ĉion kion oni trovas/perlaboras
''voli (kun nepersona subjekto, ekzemple: la aŭtomobilo ne volas ekiri) = Esprimo ne facile komprenebla de azianoj. Uzu anstataŭe alian esprimon: La aŭtomobilo neniel ekiras.

FESTOJ NE KOMUNAJ AL ĈIUJ POPOLOJ

PENTEKOSTO

Kristana festo, festata ĉefe en Norda Eŭropo, el https://eo.wikipedia.org/wiki/Pentekosto

La vorto pentekosto (el la greka πεντηκοστή [ἡμέρα] = kvindeka [tago]) signifas la kvindekan tagon post pasko.

Je pentekosto estas festata la alsendo de la Sankta Spirito kaj la fondiĝo de la eklezio.

La historia-kalendara fono estas la juda semajnfesto Ŝavuot, kiu estas festata 50 tagojn post pesaĥo la dian revelacion sur la monto de Sinai.