Esprimoj ne tutmonde kompreneblaj
- reiru al Tutmonda Esperanto
advokato de la diablo = iu, kiu principe kontraŭas, kontraŭanto
akvo-lento = sensignifa persono, senpova homo (en la vjetnama)
blanka mensogo = bonintenca mensogo
bonz-o (en la senco de 'moŝtul-o') = moŝtulo
bordelo (en la senco de 'konfuzo, kaoso, malordo, sendisciplino) = konfuzo, malordo, ktp. laŭ la senco en la unuopa okazo.
ĉapelon! (en la senco admire saluti iun) = respekte/ admire depreni de si la ĉapelon, respekte(admire saluti
da a ĝis x = tute, de la komenco ĝis la fino
disigi alcionojn/sovaĝajn anserojn = disigi fidelan/amantan paron
ebura turo = izolita loko, loko de izoliĝo (ĝenerale dirata pri intelektuloj, kiuj ne okupiĝas pri la vera mondo. La esprimo venas el la Biblio).
engluti sian fierecon = bridi/subpremi sian fierecon.
enĵeti la bantukon (en la senco der 'kapitulaci') = kapitulaci, rezigni [La esprimo venas el la angla "throw in the towel" aŭ similaj nacilingvaj esprimoj uzataj dum boksado]
estas pli facile por kamelo/elefanto iri tra kudril-truo, ol ke io okazos = estas absolute maleble, ke io okazos
esti la kvina rado de ĉaro = esti senutila, superflua
familio de broĉoj kaj bendoj = (en la vjetnama) nobela familio
Foje eĉ Homero dormetas! = tri zamenhofaj proverboj kun simila signifo: Peko kaj eraro estas ecoj de l' homaro.; Kiu ne pekis, kiu ne eraris?; Nur tiu ne eraras, kiu neniam ion faras. La baza signifo estas: eĉ tre famaj homoj foje eraras.
freŝa menso/freŝa kapo = ripoziĝinta menso/kapo: fari ion ĉe freŝa menso/kapo en la mateno.
havi skeleton en la ŝranko = En la vivo de ĉiuj estas malbelaj agadoj, kiujn oni kaŝas de la mondo.
imposta paradizo = impost-evita lando, mild-imposta lando
(jen) hoko en la ezoko [en la senco 'jen la problemo'] = jen problemo [Temas evidente pri erara uzo de la proverbo "ankoraŭ ne estas la ezoko sur la hoko", kies senco estas klara: 'ni ne finfaris nian laboron']
je la aĝo de 15 jaroj knabino pinglas siajn harojn = ŝi estas preta por edziniĝo (el la vjetnama kaj aliaj aziaj kulturoj) entk 01.
ĵeti monon tra la fenestro = malŝparegi
kirli la maron kaj serĉi ambrozion (en bataj verkoj) = fari malfacilan serĉan taskon ['serĉi kudrilon en fojnamaso' en okcidentaj lingvoj]
knabino kun ruĝa pantalono = bonstata knabino, bonedukita knabino (el la vjetnama).
kolonoj de Herkulo = fino de la mondo, Gibraltaro (laŭ la greka mitaro Herkules metis du kolonojn je la fino de la mondo tiama)
Kopernika revolucio = granda ŝanĝo, transiro de la sistemo ter-centra al la sistemo suncentra (Nikolao Koperniko estis pola ĉielsciencisto, kiu favoris la sistemon sun-centra).
kri-kolora = bril-kolora
kukuma periodo = sennovaĵa periodo
legi diagonale = legi rapide por kapti la ĝeneralan signifon
levi la ŝultrojn = en kelkaj lingvoj tio montras nescion, senhelpecon, nekomprenon aŭ indiferentecon
Li havas truon en la manplato = Li malŝparegas.
lukto inter Davido kaj Goliato = malegala lukto, lukto inter fortulo kaj malfortulo (el la Biblio: juna juda paŝtisto, Davido, mortigas malamikan giganton, Goliato.).
malvarma sango = en figura senco, egalas al sinregado, memregado aŭ al foresto de emocioj, skrupuloj kaj simile.
mol-kapulo [en la senco de stultulo] = stultulo. [en Japanujo homo kun mola kapo estas laŭdata. "Ha, tiu "mola kapo" en la japana signifas flekseblan pensmanieron aŭ elpenskapablon en ia ajn situacio] te: plio 1
nigra merkato = neleĝa merkato
orientiĝi = direkt·i si·n, trov·i si·a·n pozici·o·n
pakaĵo de luno kaj vento = manko de pakaĵo (el la vjetnama).
ponta tago = interfesta tago
propeka kapro = origine: virkapro, kiu simbole transprenis ĉiujn pekojn de la israelanoj kaj estis forĉasita al la dezerto; laŭ la uzo: (senkulpa) kulpigito.
(havi) profundajn poŝojn = esti tre riĉa
ruĝa mensogo = kompleta mensogo, vera mensogo
Silvestro = (en kelkaj eŭropaj landoj) La jarfina vespero.
sinŝirmado malantaŭ figo-folio = malefika kaŝado de io (el la Biblio: Adamo kaj Eva provis kovri siajn seksajn organojn per figo-folio).
Sizifa laboro = Senfina laboro (laŭ la greka mitaro Sizifo, reĝo de Korinto, pro malbonaj agoj dum la vivo estis kondamnita en la transmondo ruli ŝtonojn al la pinto de monto, de kiu la ŝtono daŭre refalis al la bazo de la monto)
spartaj viv-kondiĉoj = tre rigoraj viv-kondiĉoj
starigi ies harojn = timegigi/ŝoki/malagrable surprizi iun
tendeno de Aĥilo = tre vundebla loko (Aĥilo estis greka heroo nemortigebla krom se oni povis vundi lian tendenon)
tenu la kapon malvarma = Ne ekscitiĝu
transmisia rimeno = porparolantoj de potenculoj (ekzemple: sindikatanoj, kiuj kaŝe defendas la mastrojn kaj ne la laboristojn)
Venuso = Diino de amo (laŭ la praa okcidenta mitaro).
virino estas kiel abrikot-arbo = ŝi estas bela (el la vjtnama)
virino estas kiel neĝo = ŝi estas bonkora (el la vjetnama)
(la) vizaĝo plilongiĝas [en la senco de 'oni iĝas senespera'] = iĝi senespera.te: plio 2
vivi de la mano al la buŝo = konsumi tuj ĉion kion oni trovas/perlaboras
voli (kun nepersona subjekto, ekzemple: la aŭtomobilo ne volas ekiri) = Esprimo ne facile komprenebla de azianoj. Uzu anstataŭe alian esprimon: La aŭtomobilo neniel ekiras.