Flugu penso-Va pensiero

El La bona lingvo
Revizio de 12:58, 12 Nov. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al Renato: aliaj tekstoj faritaj <hr> <br> FLUGU PENSO Flugu penso per ora flugilo<br> kaj vi ŝvebu sur maro kaj tero<br> kie molas en dolĉa libero<br> nia kara p...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


FLUGU PENSO

Flugu penso per ora flugilo
kaj vi ŝvebu sur maro kaj tero
kie molas en dolĉa libero
nia kara patrujo en for'.
Kaj salutu Jordanon invitan
kaj Cionon en ĝia humilo.
Ho, la bela patrujo perdita
ho, malĝoja missorta memor'
Ora harpo de sorto-poetoj
ne plu muta de arbo vi pendu
la memorojn la niajn defendu
kaj parolu pri inta la hor'.
Laŭ la diaj destino-dekretoj
vi eligu nun sonan lamenton.
Dio volu koncertan momenton
kuraĝige al nia dolor'.