Fun: ĵet-i

El La bona lingvo
Revizio de 15:58, 11 Apr. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: Ĵ <hr> <br> '''ĵet-i'''<br> ''difino:'' 1. Rapide aŭ vivege formovi de si tra la aero. 2. Rapide aŭ senzorge surmeti. 3. Rapide aŭ vive direkti korpopart...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


ĵet-i

difino: 1. Rapide aŭ vivege formovi de si tra la aero. 2. Rapide aŭ senzorge surmeti. 3. Rapide aŭ vive direkti korpoparton al iu flanko. 4. Malmilde, vivege puŝi aŭ peli. 5. Vivege aŭ subite eligi el si. 6. Subite estigi ian senton ĉe iu, aŭ meti iun en ian sentostaton.

Ekzemploj: La infano ĵetis al mi la pilkon kaj mi reĵetis ĝin.; El kanto oni vortojn ne elĵetas.; Per unu ŝtono oni du ĵetojn ne faras.; Ne havante, oni petas; ricevinte, forĵetas.; La patrino surĵetis la littukon sur la infanon.; Estas via vico rulĵeti la kubetojn.; Li ĵetis la palton sur la ŝultrojn.; Ŝi ĵetis okulojn sur mian ringon.; Ili ĵetis sin sur min.; Tio ĵetiĝas al la okuloj (estas tute evidenta).; Li ĵetis min teren.; La maro ĵetadis altajn ondojn.; Vi estas elĵetaĵo de la homaro!; La fajrujo ĵetis vivan flamon.; Vi ĵetis min en ĝojon!; Li superĵetis ilin per insultoj.

Tradukoj en la Universala Vortaro: jeter | throw | werfen | бросать | rzucać.