Fun: akr-a

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


akr-a

difino: 1. Tia, ke ĝia rando estas tranĉa aŭ ĝia pinto pika. 2. Vive kaj penetre ekscitanta la sensojn. 3. Malagrable kaj ofende impresanta la sentojn. 4. Kapabla percepti tre etajn, malfacile distingeblajn detalojn (se paroli pri sensoj aŭ pri intelekto).

Ekzemploj: La dentoj de la ŝarko estas akraj.; Malgranda birdeto, sed akra ungeto.; Tranĉilojn oni povas akrigi per akrigilo.; La akraĵo de la tranĉilo jam estas malakra.; La viando estis akra pro pipro.; Nia apetito akriĝos dum la manĝado.; Tiuj akraj mokoj tre dolorigis min.; Neniu min defendis, kiam li min akre atakis.; Gasto havas akrajn okulojn.; Sperto saĝon akrigas.; Maljuneco malakrigas la vidadon.

Tradukoj en la Universala Vortaro: aigu | sharp | scharf | острый | ostry.




- ĉina traduko: (1) (刀刃) 锋利的,尖锐的 (2)深刻的,清晰的,显明的 (3) 尖历的,刺耳的 (或刺眼、刺鼻的声、光、气味等) (4) 辛辣的 (味道) (5) 敏锐的,敏捷的,有洞察力的 (6) 激烈的 (刺激 同感等) (7)令人痛苦的,令人齿痛的,尖刻的 (指讽刺)