Fun: arbitr-a
El La bona lingvo
- reiru al gj: A
arbitr-a
difino: Tia, ke ĝi dependas de la sola volo, emo aŭ kaprico de iu.
Ekzemplo: En nia urbeto komenciĝis arbitra konstruado de domoj.; Vi jam povas agi laŭ via arbitro.; Ĉiuj vortoj de tiu lingvo estis arbitre elpensitaj.; Politika arbitreco ne estas evitebla en nia lando.
Tradukoj en la Universala Vortaro: arbitraire | arbitrary | willkürlich | произвольный | samowolny.
- ĉina traduko: 任 性 的,任 意 的,独 断 专 横 的