Fun: bar-i

El La bona lingvo
Revizio de 23:03, 18 Nov. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: B <hr> <br> '''bar-i'''<br> ''difino:'' 1. Meti ion sur vojon por malhelpi la trairon. 2. Malhelpi la efektiviĝon, elvolviĝon de io. <br> Ekzemploj: ''Ni...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


bar-i

difino: 1. Meti ion sur vojon por malhelpi la trairon. 2. Malhelpi la efektiviĝon, elvolviĝon de io.

Ekzemploj: Ni baris la korton por ke neniu fremdulo promenu tie.; Ni konstruos akvo-baraĵon en la rivero.; Nur ilian korton baris altega barilo.; La korto estis nebarita, sed la ĝardeno estis parte barita.; La polico malbaris la vojon al li.; Mi baros la progreson al la kalumnio!; Ili kontraŭbaris la vojon al ĉiuj reformoj.; Esperanto forigas la lingvajn barojn.; La besto estis ĉirkaŭbarita kaj ne povis forkuri.

Tradukoj en la Universala Vortaro: barrer | bar, obstruct | versperren | заграждать | zagradzać.