Fun: bol-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


bol-i

difino: 1. Varmiĝi ĝis svarma formiĝo de vaporbobeloj, kiuj krevas ĉe la surfaco (se paroli pri likvo). 2. Esti en stato de forta malkvieto kaj ekscitiĝo. 3. Esti tre vigla, fervori.

ekzemploj: Pura akvo bolas en la temperaturo de 100 Celsiaj gradoj.; Akvo bolas, murmuras, sed fine ĝi kuras.; La akvo jam bolegas. Sed la bolilo ial ne malŝaltiĝas aŭtomate.; Matene ni manĝis boligitajn ovojn.; La lakto postulas nur ekbolon.; Ekvidinte ŝin mi eĉ bolis pro ĝojo.; Sango bolas, juneco petolas.; Li ekscitiĝas kiel bolanta lakto.; Ĉe la demando pri knabinoj la sango ekbolis ĉe li.; La laboro bolas.; Mi estas plena je bolanta energio.

Tradukoj en la Universala Vortaro: bouillir | boil (vb.) | sieden | кипѣть | kipić, wrzeć.