Fun: eksplod-i: Malsamoj inter versioj

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi
(Nova paĝo kun '* reiru al gj: E <hr> <br> '''eksplod-i'''<br> ''difino:''1. Forte kaj brue skui aeron pro subita plivolumeniĝo de gaso. 2. Brue diskrevi, pro granda interna premo de la ga...')
 
(Neniu diferenco)

Nuna versio ekde 16:35, 16 Okt. 2015



eksplod-i

difino:1. Forte kaj brue skui aeron pro subita plivolumeniĝo de gaso. 2. Brue diskrevi, pro granda interna premo de la gasoj. 3. Subite kaj brue eksterigi fortan senton aŭ pasion, kiun oni ne povas plu deteni. 4. Subite kaj brue komenciĝi.

Ekzemploj: Nitroglicerino estas eksplodaĵo, kiu facile eksplodas.; Mi suferis pro eksplodo.; Tiu stultulo eksplodigis dinamiton!; Bombo eksplodis.; Multaj domoj ruiniĝis pro eksplodo de vulkano. ; Gardu vin, tiu substanco estas eksplodpova!; Mi baldaŭ eksplodos de kolero!; Neniu povis trankviligi ŝian eksplodon de ĝojo.; La karaktero de mia frato estas eksplodema.; La ŝtormo eksplodis neatendite.; Denove mi aperis en eksploda situacio.

Tradukoj en la Universala Vortaro: faire explosion | explode | explodiren | взрывать, эксплодировать | wybuchać.