Fun: hard-i

El La bona lingvo
Revizio de 16:43, 16 Okt. 2015 fare de Retumanto (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* revenu al gj: H <hr> <br> '''hard-i'''<br> ''difino:'' 1. Meti brulvarmigitan ŝtalon en malvarman likvaĵon por ĝin pli malmoligi kaj pli elastigi. 2. Malmoligi. 3. Fari...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


hard-i

difino: 1. Meti brulvarmigitan ŝtalon en malvarman likvaĵon por ĝin pli malmoligi kaj pli elastigi. 2. Malmoligi. 3. Fari nesentema por fizikaj aŭ moralaj suferoj, fortigi ies karakteron.

Ekzemploj: Li hardis glavon.; Bone hardita klingo helpos lin batali.; Tiam multaj viroj okupiĝis pri hardado de glavoj.; Cemento rapide hardiĝas kaj neniel eblas ĝin malhardi.; Ĉu tiu mastiko estas rapidharda?; Milito hardis nin.; Malvarma akvo hardas la korpon.; Finfine tiu hardiĝinta krimulo estos en prizono.; Mi ŝatas la harditecon de lia volo.

Tradukoj en la Universala vortaro: endurcir | harden | abhärten | закалять | hartować.