Fun: indulg-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: I
indulg-i
difino: 1. Ne severe trakti ies kulpon aŭ pekon, esti pardonema kontraŭ iu erarinta. 2. Milde agi kontraŭ iu, ne ofendi, montri konsideron al, domaĝi.
Ekzemploj: Indulgu mian kulpon, mi petas!; Vi ne meritis indulgon de ŝi.; Li estas indulga pri mia perfido.; Mi estas indulgema - mi longe ne koleras.; Li ĉiam indulgas min.; Infanoj devas montri indulgon al la maljunuloj.; Estu indulga al viaj infanoj.; Via sinteno estas senindulga.
Tradukoj en la Universala Vortaro: épargner | save | schonen, verschonen | щадить | oszczędzać, przepuszczać.|