Fun: kaŝ-i

El La bona lingvo
Iri al: navigado, serĉi


kaŝ-i

difino: Forigi de ies okuloj aferon aŭ estaĵon, kiun oni metis en sekretan lokon aŭ kovris per io. 2. Forigi ion for de ies scio, ne dirante aŭ ne esprimante ion.

Ekzemploj: Neĝo kaŝas (aĵon) nur ĝis printempo.; Ne ŝtelus ŝtelistoj, se ne ekzistus kaŝistoj.; Iru for - tio estas mia kaŝejo!; Ne prenis pastro la donon - rekaŝu sako la monon.; Ne kaŝiĝas lia lango malantaŭ la vango.; Ĝi estas tro granda kaj sekve nekaŝebla.; Kaŝu kiom vi povos, mensogo sin elŝovos.; Li kaŝe mortigis ŝin.; Tiu kaŝema knabino neniam diras siajn sekretojn.; Ĉiu havas sian kaŝitan mizeron.; Kio vendiĝas kaŝite, vendiĝas plej profite.; Tiu okazaĵo estas kaŝinda kaj pli bone neniu eksciu pri ĝi.; Tuso kaj amo ne estas kaŝeblaj.; La tempo ĉiam malkaŝas la veron.

Tradukoj en la Universala Vortaro: cacher | hide (vb.) | verbergen, verhehlen | прятать | chować.