Fun: katen-o

El La bona lingvo
Revizio de 19:09, 20 Apr. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: K <hr> <br> '''katen-o'''<br> ''difino:'' 1. Fortika ĉeno, uzata por ligi malliberulojn kaj malhelpi ilin forkuri. 2. Tio, kio malhelpas agadi, forkuri ktp....')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


katen-o

difino: 1. Fortika ĉeno, uzata por ligi malliberulojn kaj malhelpi ilin forkuri. 2. Tio, kio malhelpas agadi, forkuri ktp.

Ekzemploj: Ili vidis la malbonan homon en la katenoj.; Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon.; Ni alkatenis la hundon al la pordo.; La krimulo estis katenita per mankateno.; Li malkatenis la sklavon.; Ni havas katenojn sur la piedoj (ni ne rajtas forlasi nian laboron).; Kiu donacon prenas, tiu sin katenas.; Tro rapida edziĝo - porĉiama kateniĝo.; Tio danĝere enkatenigas la lingvon!

Tradukoj en la Universala Vortaro: chaîne | fetter | Fessel | оковы, кандалы | kajdany.