Fun: katen-o
El La bona lingvo
- reiru al gj: K
katen-o
difino: 1. Fortika ĉeno, uzata por ligi malliberulojn kaj malhelpi ilin forkuri. 2. Tio, kio malhelpas agadi, forkuri ktp.
Ekzemploj: Ili vidis la malbonan homon en la katenoj.; Aŭ ministran postenon, aŭ pundoman katenon.; Ni alkatenis la hundon al la pordo.; La krimulo estis katenita per mankateno.; Li malkatenis la sklavon.; Ni havas katenojn sur la piedoj (ni ne rajtas forlasi nian laboron).; Kiu donacon prenas, tiu sin katenas.; Tro rapida edziĝo - porĉiama kateniĝo.; Tio danĝere enkatenigas la lingvon!
Tradukoj en la Universala Vortaro: chaîne | fetter | Fessel | оковы, кандалы | kajdany.