Fun: konduk-i

El La bona lingvo
Revizio de 16:51, 16 Okt. 2015 fare de Retumanto (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: K <hr> <br> '''konduk-i'''<br> ''difino:'' 1. Irigi iun kun si al iu loko, direktante tiun laŭ sia propra plaĉo. 2. Ebligi la iradon al iu loko. 3. Alvenigi...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


konduk-i

difino: 1. Irigi iun kun si al iu loko, direktante tiun laŭ sia propra plaĉo. 2. Ebligi la iradon al iu loko. 3. Alvenigi per sia propra agado iun aŭ ion al nova stato. 4. Ebligi al iu alvenon al nova stato. 5. Agigi iun aŭ funkciigi ion laŭ sia propra volo, gardante por si la estrecon.

Ekzempoloj: Kiu kondukis la blindulon?; La patrino kunkondukis sian filon.; Via konduka tekniko estas la plej kompetenta.; Alkonduku al mi tiun ŝtelemulon!; Ĉi tiu vojeto kondukas al la arbaro.; Peto kaj demando kondukas tra la tuta lando.; La tegmento forkondukas la pluvon.; La reĝo kondukis sian landon al pereo.; Finfine mi prenis la kondukilojn en miajn manojn!; Ŝi enkondukis novan modon.; Espero kaj pacienco kondukas al potenco.; Mi ne volas, ke li dekonduku vin de la ĝusta vojo.; Ĉi tiu heroo kondukis nian armeon.; La kondukado de la maŝino estis facila por li.; La kondukanto de veturilo sidis sur la konduksidejo.; Li transkondukis la armeon trans la maron.

Tradukoj en la Universala Vortaro: conduire | conduct | führen | вести | prowadzić.