Fun: konsider-i
- reiru al gj: K
konsider-i
difino: 1. Atente esplori objekton aŭ ideon laŭ ĉiuj ĝiaj detaloj. 2. Zorge atenti ion, kiel motivon decidigan por la ago. 3. Atribui al iu aŭ io ian econ; rigardi kiel; opinii, taksi:.
Ekzemploj: Malpli esperu, pli konsideru.; Longa konsidero savas de sufero.; Vi havis multe da tempo por konsiderado de ĉi tiu afero.; Tio estas konsiderinda argumento.; Viaj vortoj estas senkonsideraj (senpripensaj)!; La edzo devas konsideri la bezonojn de sia edzino.; Mia patrino montris konsideron al ĉiuj.; Li foriris, ne konsiderante la doloron de siaj gepatroj.; Konsidere la zorgojn, mi ne povis pensi pri la manĝo.; Mi ĉiam konsideris ŝin kiel amikinon.
Tradukoj en la Universala Vortaro: considérer | consider | betrachten, überlegen, erwägen | соображать | zastanawiać się, rozmyślać.