Fun: krev-i
El La bona lingvo
- reiru al gj: K
krev-i
difino: 1. Subite rompiĝi pro interna tro granda premforto. 2. Fendiĝi pro malvarmo, sekeco ktp
Ekzemploj: La balono krevis.; De tro multa scio krevas la kranio.; Maro ĉiujn riverojn ricevas kaj tamen ne krevas.; La falinta taso krevis.; Mi hazarde krevigis la vazon de mia patrino.; Ekstere estis kreviga malvarmo, pro tio ĉiuj restis hejme.; Miaj manoj doloras pro haŭtaj krev(aĵ)oj sur ili.
Tradukoj en la Universala Vortaro: crever | crash | platzen | лопнуть | pęknąć.