Fun: krud-a

El La bona lingvo
Revizio de 15:41, 4 Nov. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: K <hr> <br> '''krud-a'''<br> ''difino:'' 1. Tia, kia la naturo ĝin produktis; konservanta ĝian primitivan staton; neprilaborita, nepreparita, nekulturita. 2...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


krud-a

difino: 1. Tia, kia la naturo ĝin produktis; konservanta ĝian primitivan staton; neprilaborita, nepreparita, nekulturita. 2. Forte kaj malagrable impresanta la sentumojn pro neperfekta laboriteco aŭ pro ne sufiĉa harmonio; malmilda, neharmonia, maldelikata. 3. Dolorige impresanta la sentumojn, pro bruta fortego aŭ sovaĝa intenseco; pene tolerebla, malmildega. 4. Ne mildigita de civilizita kulturo; brute instinkta; malklera, malĝentilega, vulgaranima.


Ekzemploj: Nuda kaj kruda, sen groŝo en poŝo.; Mi preparis krudaĵojn (nekuiritajn fruktojn/legomojn).; Mi ne pardonos ŝin - ŝi diris al mi krudajn vortojn.; Li batadis ĉiujn malsaĝaĵojn kaj krudaĵojn de la popolo.; Mi sentis krudecon en lia voĉo.; Mi sidis hejme, ĉar estis kruda vintra tago.; Li ĉion krude rompis.; Via kruda karaktero ne helpos vin en la vivo!; Se vi krudulon iom karesos, li al si ĉion permesos.; Li tre ŝanĝiĝis - nun li estas malkruda.

Tradukoj en la Universala Vortaro: cru, rudé | raw, crude, rough | roh, rauh | сырой, суровый | surowy.