Fun: laŭd-i

El La bona lingvo
Revizio de 13:59, 13 Mar. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: L '''laŭd-i'''<br> ''difino:'' Esprimi aprobon, favoran opinion pri meritoj, kvalitoj de iu aŭ io.<br> Ekzemploj: ''La instruisto laŭdis la lernantojn.''...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi

laŭd-i

difino: Esprimi aprobon, favoran opinion pri meritoj, kvalitoj de iu aŭ io.

Ekzemploj: La instruisto laŭdis la lernantojn.; Ne laŭdu la tagon antaŭ vespero.; Mi tre multe laboris kaj ricevis laŭdon.; La konduto de miaj infanoj estas laŭdinda - ili ĉiam obeas min.; Alian ne mallaŭdu, vin mem ne aplaŭdu.; Se vi estos malbona, ĉiuj ĵetos mallaŭdon sur vin.; Lian memlaŭdon mi jam ne povas toleri.

Tradukoj en la Universala Vortaro: louer, vanter | praise | loben | хвалить | chwalić.