Fun: log-i
El La bona lingvo
Revizio de 12:55, 24 Feb. 2016 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: L '''log-i'''<br> ''difino:'' 1. Peni altiri, tentante per plaĉaj flataj rimedoj. 2. Altiri; naski intereson, deziron, plaĉon. <br> Ekzemploj: ''Viroj oft...')
- reiru al gj: L
log-i
difino: 1. Peni altiri, tentante per plaĉaj flataj rimedoj. 2. Altiri; naski intereson, deziron, plaĉon.
Ekzemploj: Viroj ofte logas virinojn per dolĉaj paroloj.; Eĉ per dolĉa kuko vi min ne allogos.; Neniu povas kontraŭstari al ŝia allogo.; La kato logiĝis de la fiŝo.; Li delogis mian edzinon!; Vi mallogas ĉiujn per viaj malbonaj agoj.; Komputiloj tute ne logas lin.; En juneco logas, en maljuneco tedas.; La ĉefa log(aĵ)o de la aranĝo estis dancoj.; La teatraĵo estis tre alloga.
Tradukoj en la Universala Vortaro: attirer, allécher | entice | locken, anlocken | манить | manić, tumanić.