Fun: mason-i: Malsamoj inter versioj
El La bona lingvo
(Nova paĝo kun '* reiru al gj: M '''mason-i'''<br> ''difino:'' 1. Fortike konstrui ion el ŝtonoj aŭ brikoj kunigante ilin per mortero aŭ cemento. 2. Fortike kaj firme starigi ion abstra...') |
(Neniu diferenco)
|
Nuna versio ekde 17:07, 16 Okt. 2015
- reiru al gj: M
mason-i
difino: 1. Fortike konstrui ion el ŝtonoj aŭ brikoj kunigante ilin per mortero aŭ cemento. 2. Fortike kaj firme starigi ion abstraktan.
Ekzemploj: Mia frato masonas domojn - li estas masonisto.; La monŝranko estis enmasonita kaj kaŝita malantaŭ la bildo.; La masonaĵo de nia domo baldaŭ estos finita.; Li masonfermos (plenmasonos) ĉi tiun fenestron, ĉar ĝi ne bezonatas.; Diligenta lernado masonas bonan fundamenton por la vivo.; La paco estas masonita de la interkompreno.
Tradukoj en la Universala Vortaro: maçonner | build with stone | mauern | класть стѣны (каменная
работа) | murować.