Fun: mord-i

El La bona lingvo
Revizio de 14:04, 14 Nov. 2015 fare de Renato (Diskuto | kontribuoj) (Nova paĝo kun '* reiru al gj: M <hr> <br> '''mord-i'''<br> ''difino:'' 1. Entranĉi aŭ ŝiri per dentoj. 2. Ekdifekti, ekkonsumi kvazaŭ per mordo; ataki. 3. Ripete dolorigi kvazaŭ per m...')

(malsamoj) ← Antaŭa versio | Rigardi nunan version (malsamoj) | Sekva versio → (malsamoj)
Iri al: navigado, serĉi


mord-i

difino: 1. Entranĉi aŭ ŝiri per dentoj. 2. Ekdifekti, ekkonsumi kvazaŭ per mordo; ataki. 3. Ripete dolorigi kvazaŭ per mordado.

Ekzemploj: La hundo mordis mian fingron kaj aperis mordvundo.; Dentoj mordas la langon, tamen ambaŭ sin amas.; En unu sako du katoj, ĉiam mordoj kaj gratoj.; Mordantaj hundoj kuras ĉiam kun vundoj.; Ne tuŝu! Krokodilo demordos vian manon!; Acido mordas metalon.; Neniu ŝatis lin pro lia morda sarkasmo.; La rivero formordis la bordon.; Konstanta zorgo mordadis la koron de mia patrino.; Mi estas mordetita de enuo.

Tradukoj en la Universala Vortaro: mordre | bite | beissen | кусать | kąsać.